Lokativo, aŭ lokkazo (latine locativus) estas gramatika kazo de substantivoj kaj iam adjektivoj en pluraj hindeŭropaj lingvoj, ekzemple sanskrito, latino kaj nuntempaj baltaj kaj slavaj lingvoj. Oni supozas, ke la hindeŭropa pralingvo havis lokativan kazon. La lokativo ankaŭ troviĝas en kelkaj tjurkaj kaj finn-ugraj lingvoj.

La lokativo indikas lokon, kie ago okazas. Atentu, ke por indiki lokon, kien movado okazas, oni ĝenerale uzas la akuzativon (aŭ alativon). Esperanto ne havas lokativan kazon; anstataŭe, oni uzas prepozicion, ekzemple ĉe, en, sur, apud, kun la nominativo; krome, similan signifon povas esprimi loka adverbo: Mi restos hodiaŭ dome[1] (t.e. en la domo, hejme, en la hejmo).

En latino, la vorto Roma (Romo) iĝas en la lokativo Romae (en Romo). La vorto domus (hejmo) iĝas domi (en la hejmo).

En sanskrito, la lokativo estas ofta kazo. La lokativo esprimas ne ĉiam lokon, sed iam tempon, cirkonstancon, aŭ temon. Prepozicioj pri loko ktp estas sufiĉe maloftaj. Sanskrito ankaŭ havas absolutan lokativon -- tio estas, participa frazelemento simila al la latina absoluta ablativo.

En la rusa, oni uzas la lokativon nur post prepozicioj; tial ĝi nomiĝas ankaŭ la prepozicia kazo.

La finna havas ses kazojn klasitajn kiel lokativaj. Oni uzas ilin kiel la diversajn prilokajn prepoziciojn en aliaj lingvoj. Inter la finnaj lokativaj kazoj estas la alativo.

Referenco redakti

  1. Fundamenta ekzercaro, §28.