Karaĥanida Ĥanlando

historia tjurka imperio en Centra Azio

La karaĥanidaKara-Ĥanida Ĥanlando (perse قراخانيان, Qarākhānīyān aŭ خاقانيه, Khakānīya, ĉine 黑 汗, 桃花 石) estis tjurklingva dinastio kiu regis en la regiono Transoksiano de Centra Azio, regata de dinastio konata en la literaturo kiel la karaĥanidoj aŭ ilek-ĥanidoj.

Karaĥanida Ĥanlando
840 – 1212

historia lando • nomada konfederacio • ĥanlandofamilio
Geografio
Ĉefurbo:
Balasagun • Kaŝgar
Loĝantaro
persa lingvo • Karakhanid
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr
skema mapo de la ĥanlanda teritorio ĉirkaŭ la jaro 1000
tri maŭzoleoj de la karaĥanida Ĥanlando en Uzgen, nuntempa Kirgizio

La ĥana armeo konkeris Transoksianon en Centra Azio kaj regis ĝin inter la jaroj 999 kaj 1211. Ilia alveno en Transoksiano signalis definitivan ŝanĝon de persa al tjurka dominado en Centra Azio, tamen la karaĥanidoj laŭgrade asimilis la persan-araban islaman kulturon, retenante iom de sia denaska tjurka kulturo.

Inter iliaj ĉefaj urboj estis Kaŝgar, Balasagun, Uzgen kaj Samarkando. La historio de la Karaĥanida Ĥanlando estas rekonstruita el fragmentaj kaj ofte kontraŭdiraj skribaj fontoj, aldone al studoj pri siaj moneroj - sekve restas multaj demandoj pri historiaj detaloj.