Hebreisto

fakulo pri hebrea lingvo

Hebreisto estas specialisto pri studoj pri hebrea lingvo kaj dialektoj kaj de la hebreaj kulturoj.

Ĉi tiu termino estas precipe uzata por priskribi britajn kaj germanajn akademiulojn kaj sciencistojn de la 18a kaj 19a jarcentoj, kiuj okupiĝis pri la studo de la hebrea lingvo por pli bone esplori la Sanktajn Librojn kaj aliaj religiaj libroj, rabenaj aŭ de aliaj fontoj, ekzemple kiel la Talmudo, Kabalo, kaj Zoharo. Same kiel okazas ĉe similaj terminoj, kiel hispanisto, oni uzas la esprimon "hebreisto" por tiuj fakuloj kiuj ne estas mem hebreparolantoj, judoj aŭ israelanoj.

Kristana hebreisto estas klerulo pri la hebrea, kiu estas kristano. La ĉefa areo de studo estas la Malnova Testamento (Tanaĥo), sed foje ankaŭ Talmudo kaj Kabalo. Kristana hebreismo estis aspekto de renesanca humanismo[1]. Vidu ekzemple la hispanan verkiston Fray Luis de León.

Referencoj redakti

  1. oxfordre.com Martin Luther and Christian Hebraism

Vidu ankaŭ redakti