Ulrich Zasius

Ulrich Zasius (1461-1536) (* Konstanco, en la 1461 - Frejburgo-im-Breisgaŭ, en la 24-a de novembro 1536) estis germana juristo kaj humanisto. Li unue studis en la Universitato de Tübingen antaŭ ol fariĝi episkopa notario en Konstanco. En 1489 li oficis kiel urbokonsilisto en Baden kaj, en 1493, en Frejburgo-im-Breisgaŭ. El 1496 ĝis 1469 li direktoris la latinan lernejon en Frejburgo.

Ulriko Zasius
(1461-1536)
Huldrichus Zasius.jpg
Persona informo
Naskiĝo 1461
en Konstanco, Flago-de-Germanio.svg Germanio
Morto 24-a de novembro 1536
en Frejburgo-im-Breisgaŭo, Flago-de-Germanio.svg Germanio
Lingvoj latina [#]
Ŝtataneco Germanio [#]
Alma mater Universitato de Tübingen
Familio
Infanoj Joachim Zasius the Elder [#]
Profesio
Okupo juristo • universitata instruisto • advokato [#]
Aktiva en Freiburg [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

En 1499, li studis Juron en la Universitato de Freiburg-im-Breisgaŭ kaj estis nomumita profesoro pri retoriko kaj poezio en 1500, kaj profesoro pri jurisprudenco en 1506. En 1502, li elektiĝis urbokonsilisto en la kortumo de Freiburg; en 1503, leĝa konsilisto de la universitato kaj en 1508, imperia konsilisto. Aplikante la tendencojn de la humanistoj al la jurisprudenco, li konstatis la streĉajn kaj barbarajn komentojn de la hermeneŭtikistoj kaj klopodis restarigi la originan tekston. Dank'al al siaj beletraj polemikoj kun Johannes Eck (1486-1543)[1], li principe favoris la doktrinojn de Marteno Lutero. Post 1521, li estis fervora kontraŭulo de Lutero, kaj mortis kiel firma subtenanto de la romkatolika fido.

VerkojRedakti

 
Enarratio in titulum Institutionum de actionibus, 1548

LiteraturoRedakti

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti