Matthias Flacius

Kroata teologo

Matthias FLACIUS (vere: Matija Vlačić, kromnomo latinlingva: Illyricus - la iliro; naskiĝinta la 3-an de marto 1520 en Labin/Provinco Istrio, mortinta la 11-an de marto 1575 en Frankfurto ĉe Majno) estis kroata teologo protestantisma. Li iĝis estro de la movado de la Gnesioluteranoj.

Matthias Flacius
Persona informo
Aliaj nomoj Publius Aesquillius • Joannes Waremundus
Naskiĝo 3-an de marto 1520 (1520-03-03)
en Labin
Morto 11-an de marto 1575 (1575-03-11) (55-jaraĝa)
en Frankfurto ĉe Majno
Lingvoj latinagermanakroata
Ŝtataneco Germanio
Familio
Infano Matthias Flacius the Younger
Okupo
Okupo teologo • verkisto • universitata instruisto • historiisto
vdr

Vivo redakti

Flacius studis en Veneco humanismaĵojn kaj iris, anstataŭ iĝi monaĥo kaj teologo romkatolika, al Bazelo, al Tübingen kaj finfine en 1541 al Wittenberg. Tie iĝis liaj instruistoj Marteno Lutero kaj Filipo Melanktono. En 1544 ili peris por Flacius eĉ profesorecon pri la hebrea lingvo.

Sed kiam Melanktono aprobe konsentis pri la interkonfesipaciga t.n. Lepsika provizoraĵo en 1548, Flacius komencis disde Magdeburg polemikan kampanjegon kontraŭ Melanktono kaj anoj de lia skolo. Estante profesoro ĉe la tre tradicia altlernejo en Jena ekde 1557, li kune kun siaj kolegoj (i.a. Johannes Musaeus, Andreas Wigand) kontraŭis la t.n. Filipan sinergismon kiu jesis liberan decideblecon ĉefidelulan. Flacius ĉefe responsis pri la publikigo de la ŝajne kontraŭsekta verko Solida confutatio et condemnatio praecipuarum corruptelarum, sectarum etc. (1559). Kiam al Jena mem venis la sinergismulo Viktorin Strigel, Flacius ordonis ties malliberigon. Tamen li ne sukcesis ekziligi lin malgraŭ sia apero ĉe tribunalsimila kolokvo farita en Vajmaro.

Maldungita, li iris en 1561 al Regensburg, poste al Antverpeno de kie li fuĝis persekutite al Strasburgo. Sed ankaŭ ĉi tie li baldaŭ akrege ekmalpaciĝis kun la lokaj teologoj, tiel ke la konsilantaro urba forpelis lin en 1573 de ene de la urbaj muroj.

Kvankam Flacius iam estis kvazaŭ la ĉefa orakolisto de ĉiuj severaj luteranoj li akuzitis tuj pri maniĥeismo; ĉar li diris ke prapeko apartenus al la ecaro de la homoj. Sekve oni nenie plu ŝatis lian restadon. Eĉ en Frankfurto, kiam li estis mortanta, jam minacis ekziligordono.

Verkoj redakti

Inter liaj sciencaĵoj menciindas:

  • la redaktado de »Magdeburgischee Zenturien«
  • »Catalogus testium veritatis« (Bazelo 1556)
  • »Clavis Scripturae Sacrae« (Bazelo 1567)

Literaturo redakti

  • Preger: Matthias Flacius Illyricus und seine Zeit, Erlangen 1859–61, 2 vol.)

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, vol 6. Leipzig 1906, p. 651, kio relegeblas interrete ĉi tie.