Gnesioluteranoj (germane Gnesiolutheraner) nomiĝas aro de teologoj, kiuj estiĝis en la 16-a jarcento pro enprotestantismaj doktrinaj kvereloj. Ilia tiutempa nomo estis Flacianoj (germane Flacianer) laŭ la ĉefa reprezentanto Matthias Flacius. Ili mem nomis sin simple luteranoj rifuzante tian nomon al siaj kontraŭuloj. Nur en la 17-a jarcento estiĝis la nomo Gnesioluteranoj - la greka adjektivo γνήσιος/gnésios signifas aŭtentika. Tamen multaj iliaj doktrinoj havis vole nevole grandan influon je la ortodoksimo luteranisma.

Malpacetoj kun la Filipanoj redakti

Post la morto de Marteno Lutero en 1546 kaj la militiroj de la Ŝmalkalda milito de 1546/47 la Paco de Aŭgsburgo (1555) ebligis unuafoje zorgan ekzamenadon de diversaj teologioj. En tiu epoko konfesiiga du partioj ene de protestantismo konkurencis pri ortodoksismo: nome la Filipanoj (disĉiploj de Filipo Melanktono, kiuj ege influis la eklezipolitikan reformacion en Germanujo post la morto de Lutero) unuaflanke kaj la aŭtentikaj luteranoj/Gnesioluteranoj aliaflanke. Sekve eksplodis inter la evangelia teologaro disputado pri ses punktoj (kun fakterminoj en germana lingvo):

  1. Zweiter Abendmahlsstreit: pri la Sankta Manĝo
  2. Adiaphoristischer Streit: pri la konservo de kelkaj eksteraj katolikaj liturgiiloj
  3. Antinomistischer Streit: pri la rolo de la leĝaro en la vivo de la kristanoj
  4. Majoristischer Streit: pri la demando ĉu bonaj agoj anime helpus
  5. Osiandrischer Streit: kvereloj pri la limo inter pravigo kaj sanktigo (nomite laŭ Andreo Osiandro)
  6. Synergistischer Streit: pri la kvanto de homa volo dum konvertiĝo; ĉu la homo devas aktive kunlabori por esti savita aŭ ne

La plej grava volego de la Gnesioluteranoj estis sendube la fortigo kaj postvivo de la protestantisma religio. La movadanoj verkis ankaŭ multajn polemikajn flugfoliegojn en germana lingvo por kiel eble plej efike propagandi la novan religion. Timante la baldaŭan finiĝon de la mondo ilia konsentemo apenaŭ malestis. Tamen doktrina paco faritis en 1577 ĉe la konsento pri Konkordoformulo, la lasta protestantisma konfesia deklaro.

Reprezentantoj redakti

La termino Gnesioluteranoj aron malfirman da teologoj resume kunigas kiuj ja interesiĝas pri ortodoksimo protestantisma sed havis ofte tute diversajn konvinkiĝojn religiajn. Komuna skolo de ĉiuj neniam ekzistis.

Jenas kelkaj aŭtentikaj luteranoj:

Literaturo redakti

  • Rudolf Keller: Gnesiolutheraner. En: Theologische Realenzyklopädie. Volumo 13. (1984), p. 512–519
  • Wolfgang Klose: Das Wittenberger Gelehrtenstammbuch. Das Stammbuch von Abraham und David Ulrich. Benutzt von 1549–1577 sowie 1580–1623. Mitteldeutscher Verlag, Halle 1999, ISBN 3-932776-76-3.