Viktorino Strigelo

Victorinus STRIGEL (naskiĝinta en la 26-a de decembro 1524 en Kaufbeuren, mortinta en la 26-a de junio 1569 en Heidelberg estis germana teologo.

Viktorino Strigelo
(1524-1569)
"Epitome doctrinae de primo motu", verko eldonita en Lepsiko, 1564.
"Epitome doctrinae de primo motu", verko eldonita en Lepsiko, 1564.
Persona informo
Naskiĝo 26-a de decembro 1524
en Kaufbeuren, Germanio
Morto 26-a de junio 1569
en Hajdelbergo, Germanio
Religio luteranismo vd
Lingvoj germanalatina vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Wittenberg
Universitato de Erfurto
Universitato de Jena
Universitato Alberto Ludoviko de Frajburgo
Profesio
Okupo teologo • universitata instruisto vd
Aktiva en HeidelbergLeipzig vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Komence li estis studanto ĉe la universitato de Freiburg im Breisgau kaj frekventis la prelegojn de la katolika humanisto kaj aristotelano Johann Zink. Poste li studis en Wittenberg kaj estis disĉiplo de Filipo Melanktono. En 1548 li iĝis profesoro pri teologio en Jena - kie li konfliktis kun Matthias Flacius; jam antaŭe li estis preleginta ĉe la Universitato de Erfurto. Ĉar li implikiĝis en la t.n. sinergia kverelo (demando, ĉu la homo devas aktive kunlabori por esti salvita au ne), li iris al Leipzig, kie li profesoriĝis en 1563.

En 1567, kiam li estis en Heidelberg, li konvertiĝis al kalvinismo.

Verkoj (elekto) redakti

  • Loci theologici, Neustadt a. d. H. 1581-84

Literaturo redakti

  • Wolfgang Klose: Das Wittenberger Gelehrtenstammbuch: das Stammbuch von Abraham Ulrich (1549–1577) und David Ulrich (1580–1623). Mitteldt. Verlag, Halle 1999, ISBN 3-932776-76-3
  • Johann Jakob Günter, Johannes Günther: Lebenskizzen der Professoren der Universität Jena seit 1558 bis 1858. Friedrich Mancke, Jena 1858

Eksteraj ligiloj redakti