Bruno Seidel

Bruno SEIDEL, ankaŭ: Seidelius, (naskiĝinta ĉ. en 1530 en Querfurt, mortinta en 1591 en Erfurto) estis germana kuracisto kaj poeto novlatina.

VivoRedakti

Li studis ekde 1546 ĉe la universitato de Wittenberg, kie Johannes Marcellus kaj Filipo Melanktono estis liaj instruistoj. Poste li ekvojaĝis stude tra Germanujo, vizitis Italujon kaj promociiĝis ĉe Gabriele Falloppio en Padovo medicine. Poste li iĝis kuracisto en Arnstadt kaj transloĝiĝis en la 1566-a jaro al Erfurto por fariĝi profesoro pri fiziko ĉe la Universitato de Erfurto. Tie li ege influis la studojn de Rudolf Goclenius, la Maljuna.

Kiel poeto li skribis pri siaj travivaĵoj (i.a. pri ili en Wittenberg) en formo de "carmina", poemoj laŭ antikva modelo. Li laŭde verkis poemon pri Lutero, Melanktono kaj Marcellus. Poste li specialiĝis pri la kolekto da proverboj, kiujn li elĉerpis el popularaj libroj de la 16-a jarcento. Aldonitis saĝaj eldiroj de kamparanoj (ekz. pri veterprognozoj).

Kiel medicinisto li iĝis kontraŭulo al Paracelsus. Tiufake li verkis i.a. pri urinado, la ebrieco kaj kelkaj tiam nekuraceblaj malsanoj.

Verkoj (elekto)Redakti

  • Poetam libri septem, Basel 1555
  • Sententiae proverbiales, 1568
  • De usitato urinarum…, judicio, 1562
  • De ulceribus, 1577
  • De ebrietate libri tres, Hanau 1594
  • Liber morbum incurabilium, 1593, Leiden 1662

LiteraturoRedakti

  • Melchior Adam: Vitae Germanorum Medicorum. Heidelberg 1620, p.235–237

Eksteraj ligilojRedakti

Biografio ĉe ADB.