Neptuna groto (Arnstadt)

Neptuna groto (germane: Neptungrotte) troviĝas je la strato Ritterstraße en Arnstadt, Germanujo.

Neptuna statuo de Meil en Arnstadt
la tuta groto kun puto

Ĝin kreis en 1736 la kortega skulptisto Heinrich Christoph Meil; la unua situo estis kontraŭe al la ĉefa portalo de Nova Palaco en la direkto de la Princa bienaro (la posta Neideck-gimnazio).[1] Informas ĉi prie eta ŝildo surloke. Temas pri baroka puta ensemblo.[2] Barokas ankaŭ la rando de la akva ujo. Ekde 1910 ĝi troviĝas antaŭ la sidejo de la konsilantaro de Distrikto Ilm, la iama antaŭburgo de Kastelo Neideck.

En la el rompitaj ŝtonoj farita groto sidas, sur triobla ŝtuparo, la romana dio Neptuno elverŝante kruĉon. Temas pri tuba fontanosistemo. Supre troviĝas aglo, atributo de Jupitero. Tamen mankas alia grava atributo neptuna, nome la tridento. La tuto fariĝas el grejso de Seebergen. (Alia?) skulptaĵo neptuna de Meil estis ekde 1719 ĉe la fonto antaŭ la Franciskana preĝejo.

Memkompreneble temas pri monumentprotektotaĵo.

Referencoj redakti

  1. Kirchschlager (2013), p. 219 kaj 376
  2. informoj por turistoj

Literaturo redakti

  • Andrea Kirchschlager, Ulrich Lappe, Peter Unger (Hrsg.): Chronik von Arnstadt. Zeittafel/Chronik. Festschrift zur 1300-Jahrfeier der Stadt Arnstadt (=Veröffentlichungen des Historischen Vereins für Schwarzburg, Gleichen und Hohenlohe in Thüringen, 3), Verlag Kirchschlager, 1. Auflage, Arnstadt 2003, ISBN 3-934277-07-1

Eksteraj ligiloj redakti

50.8352710.95057