Malfermi la ĉefan menuon

Thomas Alva Edison

usona entreprenisto

Thomas Alva EDISON (tOmas Alva Edison) (naskiĝis la 11-an de februaro 1847, mortis la 18-an de oktobro 1931), estis fama usona inventisto kaj entreprenisto.

Thomas Alva Edison
usona inventisto
usona inventisto
Persona informo
Naskiĝo 11-an de februaro 1847 (1847-02-11)
en Milan
Morto 18-an de oktobro 1931 (1931-10-18) (84-jara)
en West Orange
Mortokialo diabeto
Tombo Thomas Edison National Historical Park
Lingvoj angla lingvo
Ŝtataneco Usono
Alma mater Cooper Union
Subskribo Thomas Alva Edison
Familio
Edz(in)o Mary Stilwell • Mina Miller
Infanoj Charles Edison • Theodore Miller Edison • Thomas Alva Edison • Marion Estelle Edison Oeser • Madeleine Edison Sloane • William Leslie Edison
Profesio
Profesio lighting designer • inĝenieroinventisto • matematikisto • entreprenisto • scenaristo
v  d  r
Information icon.svg
angle A Day with Thomas Edison (1922)

Edisono kaj liaj helpantoj inventis la ampolon, la fonografon, la filmilon kaj multajn diversajn ilojn kiuj ege influis super la vivo traa la tuta mondo. Kromnomita "The Wizard of Menlo Park" (la sorĉisto de Parko Menlo),[1] li estis unu el la unuaj inventistoj kiuj aplikis la principojn de amasproduktado kaj de grandskala teamlaboro al la procezo de inventado, kaj pro tio, li estas ofte konsiderata la kreinto de la unua industria esplora laboratorio.[2]

Kelkaj asertas, ke ne Edison inventis la elektran lampeton, sed germandevena s-ro Goebel. Laŭ tio ekzistas dokumentoj pri proceso Edison kontraŭ Goebel, kiun Edison perdis. Fakto estas, ke Goebel perdis. Sed ankaŭ Edison ne estis la unua inventinto de la ampolo ankaŭ nomigita inkandeska lampo, diversaj aliaj antaŭe laboris pri tio. En la praktika uzo estis grava ĝis hodiaŭ lia tipo de ampolingo. Li ankaŭ sukcese eksperimentis pri la provizo de elektro al domoj kaj en Novjorko starigis la unuan centralon.

Edisono sukcesis industriigi inventadon, kontraste al la antaŭaj pli artecaj inventistoj. La firmao de Edisono estis granda pioniro de kinindustrio dum la fino de la 19-a kaj komenco de la 20-a jarcentoj. William Dickson, dungito ĉe la laboratorio de Edisono en Menlo Park, Nov-Ĵerzejo, kreis fruan specon de kinokamerao, sed la montrilo, nome la kinematografo, estis skatolo kun okulumilo por ke la spektantoj rigardu (kaj pagu) unuope. Enspeziga, sed nur kiel novamuzaĵo —la spektantaro ŝatis nek la mallongecon de la filmoj (nur unu-du minutoj) nek la malkomforton de la kinejetoj. Dickson poste forlasis Edisonon por krei novan projekciilon ne limigitan je po unu spektanto.

Edisono batalis kontraŭ Nikola Tesla, pri la afero kiel organizi elektran sistemon. Edisono pledis por kontinua kurento kaj Tesla por alterna kurento. En tiu kazo Tesla venkis.

Edison estis ege fekunda inventisto, havante 1,093 usonajn patentojn en sia nomo, same kiel multajn patentojn en Unuiĝinta Reĝlando, Francio, kaj Germanio. Plej signifa ol la nombro de la patentoj de Edison estis la disvastigita efiko de liaj inventoj: elektra lumo kaj elektraj infrastrukturoj, sonregistrado, kaj kino ĉiuj establis ĉefajn novajn industriojn tra la tuta mondo. La inventoj de Edison kontribuis al amaskomunikado kaj, partikulare, al telekomunikado. Tio inkludis telegrafan bendon, mekanikan voĉdonregistrilon, pilon por elektra aŭto, elektran energion, registradon de muziko kaj filmojn.

Liaj antaŭeniraj laboroj en tiuj fakoj estis progreso de sia komenca kariero kiel laboristo de telegrafo. Edison disvolvigis sistemon de generado kaj distribuado de elektra energio[3] al hejmoj, entreprenoj, kaj fabrikoj – nome ŝlosila progreso en la moderna industriigita mondo. Lia unua elektrejo estis ĉe Pearl Street (Perla Strato) en Manhatano, Novjorko.[3]

Komenca vivoRedakti

 
Edison knabo.

Li havis nederlandajn prapatrojn. Lia praavo, John Edison, ĉirkaŭ 1730 elmigris el Nederlando al Nov-Ĵerzejo kaj fariĝis terkultivisto en la ĉirkaŭaĵo de West Orange. Thomas Edison naskiĝis en Milan, Ohio, kaj kreskiĝis en Port Huron, Miĉigano. Li estis la sepa kaj lasta filo de Samuel Ogden Edison, Jr. (1804–1896, naskiĝinta en Marshalltown (Nov-Skotio) kaj Nancy Matthews Elliott (1810–1871, naskiĝinta en la Kantono Ĉenango (Novjorkio)).[4] Lia patro, nome filo de politika rifuĝinto, estis translokiĝinta kiel knabo kun sia familio el Nova Skotio, setlinta en sudokcidenta Ontario (tiam nomata Supra Kanado), en vilaĝo konata kiel Shewsbury, poste Vienna, ĉirkaŭ 1811. Samuel Jr. eventuale eliris el Ontario ĉar li partoprenis en la malsukcesa Ribelo de Mackenzie de 1837.[5] Lia patro, Samuel Sr., estis antaŭe luktinta en la Milito de 1812 kiel kapitano de la Unua Reĝimento Middlesex. Kontraste, la lukto de Samuel Jr. trafis lin ĉe la venkota flanko, kaj li transiris en Usonon ĉe Sarnia-Port Huron. Translime, li trovis vojon al Milan, Ohio. Lia patroflanka famililinio estis nederlanda el Nov-Ĵerzejo; fakte la familinomo estis origine "Edeson."[6]

Lia patrino instruis lin hejme.[7] Multo el lia edukado venis el la legado de la verko de R.G. Parker nome School of Natural Philosophy kaj el la The Cooper Union for the Advancement of Science and Art.[8]

Edison eksuferis aŭdajn problemojn jam de komenca aĝo. La kaŭzo de lia surdeco estis atribuita al atako de skarlatino dum la infanaĝo kaj ripetaj sekvaj netraktitaj mezorelaj infektoj. Ĉirkaŭ la mezo de sia kariero, Edison atribuis la aŭdproblemojn al frapo al siaj oreloj fare de trajnkontrolisto kiam lia kemia laboratorio en vegono ekbruliĝis kaj li estis forpelita el la trajno en Smiths Creek, Miĉigano, kun siaj aparatoj kaj kemiaĵoj. En siaj postaj jaroj, li modifis la historion por diri ke la vundo okazis kiam la kontrolisto, helpante lin al moviĝantan trajnon, prenis lin ĉe la oreloj.[9][10]

La familio de Edison translokiĝis al Port Huron (Miĉigano), post la fervojo pretepasis Milanon en 1854 kaj la negocaro malpliiĝis.[11] Edison vendis dolĉaĵojn kaj gazetojn sur trajnoj kiuj veturis el Port Huron al Detroit, kaj vendis ankaŭ legomojn por suplementi sian enspezaron. Li studis ankaŭ kvalitan analizon, kaj regis kemiajn eksperimentojn sur la trajno ĝis akcidento malpermesis plue tian laboron.[12]

Edison akiris la ekskluzivecon de la rajto por vendi gazetojn ĉe la ŝoseo, kaj, kun la helpo de kvar helpantoj, li funkciigis presilon kaj presis la Grand Trunk Herald, kiun li vendis kun siaj aliaj gazetoj.[12] Tio estis la komenco de la longa serio de entreprenaj aventuroj de Edison, ĉar li malkovris siajn talentojn kiel negocisto. Tiuj talentoj eventuale kondukis lin fondi 14 kompaniojn, kiaj General Electric, kiu estas ankoraŭ unu el la plej grandaj konataj industrikompanioj en la mondo.[13][14]

En 1866, estante 19-jaraĝa, Edison translokiĝis al Louisville, Kentukio, kie kiel dungito de Western Union, laboris en oficejo de la novaĵagentejo nome Associated Press. Edison postulis la noktan laborvicon, kiu havigis al li multon da tempo por dediĉi ĝin al siaj du preferataj tempopasigiloj — nome legado kaj eksperimentado. Finfine, tiu lasta okupo kostis al li lian laborpostenon. Unu nokton en 1867, li estis laborante per baterio de plumbo kaj acido kiam li fuŝverŝis sulfatan acidon surplanken. Ĝi trairis inter la plankotabuloj kaj falis sur la labortablo de lia estro sube. La venonta mateno Edison estis maldungita.[15]

Lia unua patento temis pri elektra voĉdonkalkulilo, usona patento 90646, kiu estis registrita la 1an de junio, 1869.[16] Ĉar venis malmulte da petoj por tiu maŝino, Edison translokiĝis al Novjorko tuj poste. Unu el liaj mentoroj dum tiuj fruaj jaroj estis lia kolego telegrafiisto kaj inventisto nome Franklin Leonard Pope, kiu permesis al la senrimeda junulo loĝi kaj labori en la kelo de lia hejmo en Elizabeth (Nov-Ĵerzejo), dum Edison laboris por Samuel Laws kaj la Gold Indicator Company. Pope kaj Edison fondis sian propran kompanion en oktobro 1869, laborante kiel elektraj inĝenieroj kaj inventistoj. Edison ekdisvolvigis multoblan telegrafian sistemon, kiu povis sendi du mesaĝojn samtempe, en 1874.[17]

Laboratorio de Menlo Park (1876–1886)Redakti

Instalaĵoj por esplorado kaj disvolvigoRedakti

 
La laboratorio de Edison en Menlo Park, rekonstruita en Greenfield Village en la Muzeo Henry Ford de Dearborn, Miĉigano.

La ĉefa plinovigo de Edison estis la establado de industria esplorlaboratorio en 1876. Ĝi estis konstruita en Menlo Park, nome parto de la municipo Raritan (nune nomita Edison liahonore) en la kantono Middlesex de Nov-Ĵerzejo, pere de la enspezoj de la vendo de la kvarobla telegrafo de Edison. Post sia montrado de tiu telegrafo, Edison ne certis, ke lia origina plano vendi ĝin por 4,000 al 5,000 usonaj dolaroj estis pravaj, kaj tiele li petis al Western Union iom proponi. Li estis surprizita aŭdi el ili proponi 10,000 usonaj dolaroj (221,400 en nuntempaj dolaroj), kion li dankeme akceptis.[18] La kvarobla telegrafo estis la unua granda financa sukceso de Edison, kaj tiel Menlo Park iĝis la unua institucio kreita por la specifa celo produkti konstantan teknologian plinovigon. Edison estis jure atribuita el plej el la inventoj tie produktitaj, kvankam estis multaj dungitoj kiuj faris la esplorojn kaj disvolvigon sub lia direktado.

William Joseph Hammer, konsilista elekta inĝeniero, eklaboris por Edison kaj faris taskojn kiel laboratoria helpanto en decembro 1879. Li helpis en eksperimentoj pri telefono, fonografo, elektra fervojo, fererca apartigilo, elektra lumigo, kaj aliaj disvolviĝantaj inventoj. Tamen, Hammer laboris ĉefe pri la inkandeska elektra ampolo kaj estis komisiita por la testoj kaj registroj pri tiu aparato. En 1880, li estis nomumita inĝeniestro de la entrepreno Edison Lamp Works. En ties unua jaro, la fabriko sub la ĝenerala administranto Francis Robbins Upton produktis 50,000 ampolojn. Laŭ Edison, Hammer estis "pioniro de inkandeska elektra lumigo".[19] Frank J. Sprague, nome kompetenta matematikisto kaj iama ŝipoficiro, estis dungita de Edward H. Johnson kaj aliĝis al la organizo de Edison en 1883. Unu el la kontribuoj de Sprague al la laboratorio de Edison en Menlo Park estis etendi la matematikajn metodojn de Edison. Spite la oftan kredon ke Edison ne uzis matematikon, analizo de liaj notolibroj montris, ke li estis saĝa uzanto de matematika analizo kondukita de liaj kelpantoj kiel Francis Robbins Upton, por ekzemplo, determinante kritikajn parametrojn de lia elektra lumiga sistemo kiel la ampola rezistanco pere de analizoj de la Leĝo de Ohm, Leĝo de Joule kaj de ekonomiko.[20]

Preskaŭ ĉiuj el la patentoj de Edison estis aparataj patentoj, kiuj estis protektataj dum 17 jaroj kaj inkludis inventojn aŭ procezojn kiuj estas elektraj, mekanikaj, aŭ kemiaj laŭnature. Ĉirkaŭ dekduo estis desegnitaj patentoj, kiuj protektas ornaman desegnon ĝis 14 jaroj. Kiel ĉe plej patentoj, la inventoj kiujn li priskribis estis plibonigoj de pra-desegnoj. La fonografa patento kontraste estis senprecedenca ĉar ĝi priskribis la unuan aparaton kiu registras kaj reproduktas sonojn.[21]

Dum unu jardeko, la laboratorio de Edison en Menlo Park estis etendinta ĝis okupi du domblokojn de la urbo. Edison diris, ke li deziris havi la laboratorion por havi "stokejon de preskaŭ ĉiu imagebla materialo".[22] Gazetartikolo presita en 1887 malkaŝis la seriozecon de lia aserto, argumentante ke la laboratorio enhavis "ok mil tipojn de kemiaĵoj, ĉiun tipon de ŝraŭboj, ĉiun grandon de nadloj, ĉiun tipon de ŝnuro aŭ kablo, harojn de homoj, ĉevaloj, porkoj, bovoj, kunikloj, kaproj, vulpoj, kameloj;... silkon de ĉia teksturo, kokonojn, variajn tipojn de hufoj, dentojn de ŝarkoj, kornojn de cervoj, testudajn konkojn ... korkon, rezinon, vernison kaj oleon, plumojn de strutoj, pavan voston, gagaton, sukcenon, gumon, ĉiajn ercojn ..." kaj la listo pluas.[23]

Sur sia labortablo Edison montris tabulon kun fama citaĵo de Joshua Reynolds: "Ne estas afero al kiu oni ne povas reagi evitante la realan laboron pensi."[24] Tiu moto aperis ripete ankaŭ en aliaj lokoj tra la instalaĵo.

En Menlo Park, Edison kreis la unuan industrian laboratorion por kreado de sciaro kaj poste kontrolado de ties aplikado.[25] La nomo de Edison estis registrita en 1,093 patentoj.[26] La Edison Illuminating Company estis entrepreno establita de Thomas Edison la 17an de Decembro, 1880, por konstrui elektrogenerajn staciojn, dekomence en Novjorko. La kompanio estis la prototipo por aliaj lokaj lumigaj kompanioj kiuj estis establitaj en Usono dum la 1880-aj jaroj.

FonografoRedakti

 
Foto de Edison kun sia fonografo (2a modelo), farita en la studio de Mathew Brady en Vaŝingtono en aprilo 1878.
Mary Had a Little Lamb
Thomas Edison recitanta "Mary Had a Little Lamb" en 1929.

Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiun dosieron? Vidu helpon.

Edison ekkarieris kiel inventisto en Newark (Nov-Ĵerzejo), pere de la aŭtomata ripetilo kaj siaj aliaj plibonigitajn telegrafajn aparatojn, sed la invento kiu unue havigis al li pli ampleksan atenton estis la fonografo en 1877.[27] Tiu atingo estis tiom neatendita de la publiko ke ŝajnis preskaŭ magia. Edison iĝis konata kiel "La Sorĉisto de Menlo Park," Nov-Ĵerzejo.[1]

Lia unua fonografo registris sur stanfolio ĉirkaŭ striita cilindro. Spite sian limigitan sonkvaliton kaj la fakton, ke la registraĵoj povis esti reproduktitaj nur kelkajn fojojn, la fonografo faris Edison famulo. Joseph Henry, prezidanto de la Nacia Akademio de Sciencoj kaj unu el la plej agnoskitaj elektraj sciencistoj en Usono, priskribis Edison kiel "la plej ingenia inventisto en tiu lando... aŭ en alia".[28] En aprilo 1878, Edison veturis al Vaŝingtono por montri la fonografon antaŭ la Nacia Akademio de Sciencoj, Kongresistoj, Senatanoj kaj la Usona Prezidento Hayes.[29] La Washington Post priskribis Edison kiel "genio" kaj lian prezenton kiel "sceno... kiu vivos en la historio".[30] Kvankam Edison atingis patenton por la fonografo en 1878,[31] li ne multe faris por disvolvigi ĝin ĝis Alexander Graham Bell, Chichester Bell, kaj Charles Tainter produktis fonografecan aparaton en la 1880-aj jaroj kiu uzis vakso-ŝirmitajn kartajn cilindrojn.

Karbontelefona transsendiloRedakti

En 1876, Edison eklaboris por plibonigi la mikrofonon por telefonoj (tiam nomita "transmitter" (transsendilo)) disvolvigante karbonmikrofonon, kiu konsistas el du metalaj platoj apartigitaj per granuloj el karbono kio ŝanĝus rezistancon pere de la premo de la sonondoj. Rapida rekta kurento pasis inter la platoj tra la granuloj kaj la varianta rezistanco rezultas en modulado de la kurento, kreante varian elektran kurenton kiu reproduktas la varian premon de la sonondo.

Ĝis tiu punkto, mikrofonoj, kiel tiuj disvolvigitaj de Johann Philipp Reis kaj Alexander Graham Bell, funkciis per generado de malforta kurento. La karbonmikrofono funkcias per modulado de rekta kurento kaj, sekve, uzante transformilon por transigi la signalon tiel generitan al la telefonlinion. Edison estis unu el multaj inventistoj kiuj laboris pri la problemo krei uzeblan mikrofonon por telefonio farante ke ĝi modulu elektran kurenton pasantan tra ĝi.[32] Lia laboro estis koincida kun la karbontranssendilo de Emile Berliner (kiu perdis postan patentokazon kontraŭ Edison por la invento de la karbontranssendilo[33]) kaj kun la studo de David Edward Hughes kaj li publikigis artikolon pri la fiziko de izol-kontaktaj karbontranssendiloj (laboro kiun Hughes ne patentis).[32][34]

Edison uzis la koncepton de la karbonmikrofono en 1877 por krei plibonigitan telefonon por Western Union.[33] En 1886, Edison trovis manieron plibonigi la mikrofonon de la telefono de Bell, uzante izol-kontaktan grundokarbon, per sia malkovro ke ĝi funkcias multe pli bone se la karbo estis rostita. Tiu tipo esti ekuzata en 1890[33] kaj estis uzata en ĉiuj telefonoj kun la Bell ricevilo ĝis la 1980-aj jaroj.

Elektra lumoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Inkandeska ampolo.
 
La unua sukcesa modelo de Thomas Edison de malpeza ampolo, uzita en publika montrado en Menlo Park, Decembro 1879.

En 1878, Edison eklaboris por sistemo de elektra lumigo, io kiun li esperis, ke estos konkurenco kun gas-olea lumigo.[35] Li startigis la traktadon de la problemo krei long-daŭran inkandeskan ampolon, io kio estos necesa por subtegmenta uzado. Multaj fruaj inventistoj jam estis desegnintaj inkandeskajn ampolojn, inklude la montron de Alessandro Volta de brila kablo en 1800 kaj inventojn fare de Henry Woodward kaj Mathew Evans. Aliaj kiuj disvolvigis fruajn kaj komerce nepraktikajn inkandeskajn elektrajn ampolojn estis Humphry Davy, James Bowman Lindsay, Moses G. Farmer,[36] William E. Sawyer, Joseph Swan, kaj Heinrich Göbel. Kelkaj el tiuj fruaj ampoloj havis tiajn malbonaĵojn kiel tre mallongan vivon, altan koston por produkti, kaj altan produktitan elektran kurenton, kio faris, ke ili estas malfacile aplikeblaj je grandskala komercado.[37] Edison konstatis, ke por teni la dikecon de la kupra kablo necesas konekti elektrajn lumojn ekonomie uzeblajn li devos disvolvigi ampolon kiu produktu malaltan kvanton da kurento. To signifas, ke la ampolo devas havi altan rezistancon.[38]

Post multaj eksperimentoj, unua per filamentoj el karbono kaj poste el plateno kaj aliaj metaloj, Edison revenis al karbona filamento.[39] La unua sukcesa pruvo okazis la 22an de oktobro, 1879;[37] (pp. 186)[40][41][26] ĝi daŭris 13.5 horojn.[42] Edison plue plibonigis tiun desegnon kaj la 4an de novembro, 1879, postulis usonan patenton 223,898 (ricevitan la 27an de januaro, 1880) por elektra ampolo uzanta "karbonfilamenton aŭ strion karbigitan kaj konektitan al la platenaj kontaktokabloj".[43] Tiu estis la unua komerce praktika inkandeska lumo.[44]

Kvankam la patento priskribis kelkajn vojojn por kreadi la karbonfilamenton inklude "kotonon kaj linfadenon, lignerojn, paperojn karbigitajn diversmaniere",[43] sed nur post kelkaj monatoj la patento estis aprobita laŭ tio ke Edison kaj lia teamo malkovris filamentojn el karbigita bambuo kiu daŭris ĉirkaŭ 1,200 horojn. La ideo uzi tiun partikularan krudan materialon originis el la revizio fare de Edison de sia ekzamenado de kelkaj fadenoj el bambua fiŝkapta kano dum ripozis sur la bordo de la lago Batalo en la nuntempa Vajomingo, kien li kaj aliaj membroj de sciencista teamo estis veturinta por klare observi totalan suneklipson la 219an de julio, 1878, el la Kontinenta Divido.[45]

 
Usona patento 223898: Elektra ampolo. 27a de januaro, 1880.

En 1878, Edison formis la Edison Electric Light Company en Novjorko kun kelkaj financistoj, kiel J. P. Morgan, Spencer Trask,[46] kaj la membroj de la familio Vanderbilt. Edison faris publikan pruvon de sia inkandeska lumampolo la 31an de decembro, 1879, en Menlo Park. Estis tiam kiam li diris: "Ni faros elektron tiom malmultekosta ke nur riĉuloj uzos kandelojn."[47]

 
La nova vaporŝipo de la "Oregon Railroad and Navigation Company", nome Columbia, estis la unua komerca apliko de la inkandeska ampolo de Edison en 1880.

Henry Villard, prezidanto de la "Oregon Railroad and Navigation Company", ĉeestis la pruvon de Edison de 1879. Villard estis impresita kaj petis al Edison instali sian elektran lumigsistemon sur la nova vaporŝipo de la entrepreno de Villard, nome la Columbia. Kvankam hezite dekomence, Edison akceptis la peton de Villard. Plej el la laboro estis kompletita en majo 1880, kaj la Columbia iris al Novjorko, kie Edison kaj lia laboristaro instalis la novan lumigan sistemon de Columbia. La Columbia estis la unua komerca apliko de Edison por lia inkandeska lumigampolo. La ekipaĵaro de Edison estis forigita el la Columbia en 1895.[48][49][50][51]

Lewis Latimer aliĝis al la Edison Electric Light Company en 1884. Latimer estis ricevinta patenton en januaro 1881 por la "Procezo de Karbonfabrikado", nome plibonigita metodo por la produktado de karbonfilamentoj por malpezaj ampoloj. Latimer laboris kiel inĝeniero, dezajnisto kaj esperta atestanto en patenta plendado pri elektraj lampoj.[52]

La kompanio de George Westinghouse aĉetis la patentajn rajtojn de Philip Diehl pri la konkurenca indukcia lampo (1882) por 25,000 dolaroj, devigante la posedantojn de la Edisona patento ŝarĝi pli malaltan proporcion por la uzado de la Edisonaj patentaj rajtoj kaj malaltigante la prezon de la elektra lampo.[53]

La 8an de oktobro 1883, la Usona patentoficejo regulis, ke la Edisona patento estis bazita sur la laboro de William E. Sawyer kaj estis pro tio nevalida. Plendado pluis dum preskaŭ ses jaroj, ğis la 6a de oktobro, 1889, kiam juĝisto decidis, ke la plendo pri la plibonigo de la elektra lampo fare de Edison por "filamento de karbono altrezistanca" estis valida.[54] Por eviti eblan juran batalon kun Joseph Swan, kies brita patento estis farita unu jaron antaŭ tiu de Edison, li kaj Swan formis kunan kompanion nome Ediswan por fabriki kaj merkatigi la inventon en Britio.

La Teatro Mahen en Brno (en tio kio nun estas Ĉeĥio), malfermiĝis en 1882, kaj estis la unua publika konstruaĵo en la mondo kiu uzis la elektrajn lampojn de Edizon. Francis Jehl, nome helpanto de Edison en la invento de la lampo, superrigardis la instaladon.[55] En septembro 2010, skulptaĵo de tri gigantan lumampoloj estis starigita en Brno, antaŭ la teatro.[56]

Distribuo de elektra energioRedakti

Post la dezajno de komercebla elektra ampolo en la 21a de oktobro, 1879, Edison disvolvigis elektran publikan "infrastrukturon" por konkurenci kun la ekzistanta gaslumiga infrastrukutro.[57] La 17an de decembro, 1880, li fondis la entreprenon Edison Illuminating Company, kaj dum la 1880-aj jaroj, li patentis sistemon por reto de elektra distribuado. Tiu kompanio establis la unuan investisto-posedatan elektran infrastrukturon en 1882 en Pearl Street Station, Novjorko. La 14an de septembro, 1882, Edison enŝaltis sian sistemon por elektra distribuado per la generatoro de Pearl Street (Manhatano), kiu havigis kontinuan kurenton de 110 voltoj por 59 klientoj en Malsupra Manhatano.[58]

En januaro 1882, Edison enŝaltis sian unuan vapor-generantan energistacion en la Holborna Viadukto en Londono. La liversistemo de kontinua kurento havigis elektron por stratolampoj kaj kelkaj privataj loĝejoj je mallonga distanco el la stacio. La 19an de januaro, 1883, ekfunkciis la unua normigita sistemo de inkandeska elektra lumigo kiu uzis supertrakajn kablojn en Roselle, Nov-Ĵerzejo.

KurentomilitoRedakti

 
Ekstravagancaj montroj de elektraj lumoj tuj iĝis ofta trajto de publikaj eventoj, kiel en tiu foto el la Tenesia Centjariĝa Ekspozicio de 1897.

Dum Edison etendis sian sistemon de distribuado de Kontinua kurento (DC), li trafis rektan konkurencon el kompanioj kiuj instalis sistemojn de alterna kurento (AC). El la komencaj 1880-aj jaroj, sistemoj de AC arkolumigo de AC por stratoj kaj grandaj spacoj estis promesplenan negocon en Usono. Kun la disvolvigo de transformiloj en Eŭropo kaj fare de Westinghouse Electric en Usono en 1885–1886, eblis transsendi AC longdistance pere de pli fajnaj kaj malmultekostaj kabloj, kaj "rezigni" pri la voltaro por la distribuado al la klientoj. Tio ebligis ke la AC estis uzata en stratolumigo kaj en lumigo por malgrandaj negocoj kaj hejmaj klientoj, dum la merkato de la patentita de Edison malalta voltaro de inkandeska lamposistemo de DC estis desegnita por la liverado.[59] La imperio de Edison de DC suferis pro unu el ties ĉefaj problemoj: estis taŭga nur por la alta denseco de klientoj ekzistanta en grandaj urboj. La fabrikoj de Edison de DC ne povis liveri elektron al klientoj pli ol unu mejlon for el la fabriko, kaj lasis mozaikon de senliveraj klientoj inter la fabrikoj. Malgrandaj urboj kaj ruraj areoj absolute ne povis elteni la sistemon de Edison, kio lasis grandan parton de la merkato sen elektra servo. La kompanioj de AC etendiĝis en tiu vakuo.

Edison esprimis siajn konsiderojn ke AC estis nefunkciebla kaj ke la altaj voltaroj uzataj estas danĝeraj. Kiam George Westinghouse instalis sian unuan sistemon de AC en 1886, Thomas Edison atakis persone kontraŭ sian ĉefan rivalon asertante, "Ĝuste tiom certe kiom la morto, Westinghouse mortigos klienton antaŭ ses monatojn post li metos sistemon ajnagrandan. Li havas novan aferon kaj necesos granda kvanto de eksperimentado por ke tio funkciu praktike."[60] Oni sugestis multajn tialojn por la sinteno de Edison kontraŭ-AC. Unu el tiaj tialoj estas ke la inventisto ne kapablis kompreni la pli abstraktajn teoriojn kiuj estas malantaŭ AC kaj klopodis eviti la disvolvigon de sistemon kiun li ne komprenis. Ŝajne Edison ankaŭ priokupiĝis pri la fakto ke la alta voltaro el la misinstalitaj sistemoj de AC mortigus klientojn kaj tiele damaĝus la totalajn vendojn de elektraj energiaj sistemoj.[61] Gravas la fakto ke Edison Electric bazigis siajn desegnojn sur malaltan voltaron de DC kaj ŝanĝi normigon post ili estis instalintaj ĉirkaŭ 100 sistemojn estis, en la menso de Edison, ne imagebla. Ĉirkaŭ la fino de 1887, Edison Electric estis perdanta merkaton profite al Westinghouse, kiu estis konstruinta 68 AC elektrajn staciojn kontraŭ la 121 de Edison en sistemo DC. Por malbonigi la sintenon de Edison, la "Thomson-Houston Electric Company" de Lynn, Masaĉuseco (alia rivelo per AC) konstruis 22 energiajn staciojn.[62]

Paralele al la etendiĝanta konkurenco inter Edison kaj la kompanioj de AC oni starigis publikan atenton pri serio de mortoj en la printempo de 1888 okazigitaj de fosto kun muntita altvoltara alterna kurento. Tio iĝis gazetara frenezeco kontraŭ la altvoltara alterna kurento kaj la ŝajne avaraj kaj sensentaj kompanioj kiuj uzas ĝin.[63][64] Edison akiris avantaĝon de la publika percepto de AC kiel danĝera, kaj kuniĝis kun la novjorka kontraŭ-AC kampanjiisto Harold P. Brown en lia propaganda kampanjo, helpante Brown en publika elektrokuto de animaloj pere de AC, kaj subtenis leĝaron por kontroli kaj akre limigi la instalaĵojn kaj voltarojn de AC (ĝis la punkto ke oni faris ĝin neefika energilivera sistemo) en tio kio nun estas nomita la "batalo de kurentoj". La disvolvigo de la elektra seĝo estis uzatas kiel klopodo por priskribi AC kiel havanto de pli grandan mortigan kapablon ol DC kaj por miskredigi Westinghouse samtempe dum Edison konkurecis kun Brown kaj kun la ĉefa rivalo de Westinghouse en AC, nome la Thomson-Houston Electric Company, certigante ke la unua elektra seĝo uzis energion pere de generatoro de Westinghouse.

La batalemaj taktikoj kontraŭ AC de Thomas Edison ne plaĉis ankaŭ al siaj propraj partneroj. Komence de la 1890-aj jaroj, la kompanio de Edison estis generanta multe pli malgrandan profiton ol ties AC rivaloj, kaj la kurentomilito finis en 1892 kiam Edison estis devigita forlasi la kontrolon de sia propra kompanio. Tiun jaron, la financisto J.P. Morgan aranĝis kunigon de Edison General Electric kun Thomson-Houston kio metis la stabanaron de Thomson-Houston zorge de la nova kompanio nome General Electric. General Electric nun kontrolis tri kvaronojn de la usona elektra negoco kaj konkurencis kun Westinghouse por la merkato de AC.[65][66]

West Orange kaj Fort Myers (1886–1931)Redakti

 
Ekspozicio de Thomas A. Edison Industries, fako de Unuarangaj Baterioj, 1915.

Edison translokiĝis el Menlo Park post la morto de sia unua edzino, Mary, en 1884, kaj aĉetis hejmon konatan kiel "Glenmont" en 1886 kiel nuptodonaco por sia dua edzino, Mina, en Llewellyn Park en West Orange (Nov-Ĵerzejo). En 1885, Thomas Edison aĉetis 13 akreojn de proprejo en Fort Myers, Florido, kontraŭŭ ĉirkaŭ 2750 dolaroj kaj konstruis tion kio estis poste nomita Seminole Lodge kiel vintra retiriĝo.[67] Edison kaj Mina pasigis multajn vintrojn en sia hejmo en Fort Myers, kaj tie Edison klopodis trovi enlandan fonton de natura gumo.[68]

Pro sekureco rilate al la Unua Mondmilito, Edison sugestis formi sciencan kaj industrian kommitaton por havigi konsilon kaj esploradon al la usona militistaro, kaj li estris la Ŝiparmean Konsilantaron en 1915.[69]

Edison engaĝiĝis en la afero de la usona dependeco el la eksterlanda liverado de gumo kaj estis decidita trovi enlandan fonton de gumo. La laboro de Edison por gumo okazis ĉefe en lia esplora laboratorio de Fort Myers, kiu estis poste deklarita Nacia Historia Kemia Referencejo.[70]

La laboratorio estis konstruita post Thomas Edison, Henry Ford, kaj Harvey Firestone kunmetis 75,000 dolarojn por formi la grupon Edison Botanical Research Corporation. Dekomence, nur Ford kaj Firestone kontribuis per financoj al la projekto dum Edison faris la tutan esploradon. Edison, tamen, deziris ankaŭ kontribui 25,000 dolarojn. Edison faris la majoritaton de la esplorado kaj plantado, kaj sendis rezultojn kaj ekzemplerojn de gumaj produktoj al sia laboratorio de West Orange.

Finaj jaroj kaj mortoRedakti

 
Henry Ford, Thomas Edison, kaj Harvey Firestone, respektive. Fort Myers, Florido, 1a de februaro, 1929.

Henry Ford, la magnato de aŭtoj, poste loĝis tute proksime de Edison en lia vintra retiriĝo en Fort Myers. Ford iam laboris kiel inĝeniero por la Edison Illuminating Company de Detroit kaj renkontiĝis kun Edison je konvencio de Edison-aj lumigkompanioj en Bruklino, Novjorkio, en 1896. Edison estis impresita pro la internbrula aŭtomotoro de Ford kaj kuraĝigis lian disvolvigon. Ili estis amikoj ĝis la morto de Edison. Edison kaj Ford entreprenis ĉiujaran motorkampadejajn veturojn el 1914 ĝis 1924. Ankaŭ Harvey Firestone kaj la naturalisto John Burroughs partoprenis.

En 1928, Edison aliĝis en Fort Myers al la Civitana Klubo. Li forte kredis en la organizo, kaj skribis ke "La Civitana Klubo faras grandajn aferojn por la komunumo, ŝtato kaj lando, kaj mi certe konsideras honore esti en iliaj aroj."[71] Li estis aktiva membro en la klubo ĝis sia morto, foje kunportante Henry Ford al la klubaj kunsidoj.

Edison estis aktiva en negocoj ĝis la fino. Ĝuste monatojn antaŭ lia morto, la Lackawanna Fervojo inaŭguris ĉeurban elektran trajnservon el Hoboken al Montclair, Dover, kaj Gladstone. La elektra transsendo por tiu servo venis el supertraka katenaria sistemo kiu uzis la kontinuan kurenton, kiun Edison estis defendinta. Spite sian malfortan sanstaton, Edison estis ĉe la akcelejo de la unua elektra MU (Mult-Unua) vagonaro kiu eliris el la Lackawanna Terminalo en Hoboken en septembro 1930, kaj ŝoforis la trajnon dum la unua mejlo tra Hoboken survoje al South Orange.[72]

NotojRedakti

  1. 1,0 1,1 The Wizard of Menlo Park. The Franklin Institute. Alirita 24a de Februaro, 2013.
  2. Walsh, Bryan, "The Electrifying Edison", Time.com, 15a de Julio, 2009. Kontrolita 31a de Decembro, 2013.
  3. 3,0 3,1 Con Edison: A Brief History of Con Edison - electricity. Coned.com (1a de Januaro, 1998). Alirita 11a de Oktobro, 2012.
  4. National Historic Landmarks Program (NHL). Tps.cr.nps.gov (12a de Januaro, 1965). Alirita 31a de Decembro, 2013.
  5. Samuel and Nancy Elliott Edison. National Park Service. Alirita 24a de Februaro, 2013.
  6. BALDWIN, Neal. (1995) Edison: Inventing the Century. Hyperion, p. 3–5. ISBN 978-0-7868-6041-8.
  7. Naeger, TravisThomas Alva Edison. Ste. Genevieve school. Alirita 3a de Novembro, 2013.
  8. Ong, Bao, "For Sesquicentennial, Cooper Union Puts Artifacts on View", The New York Times, 30a de Novembro, 2009.
  9. "Edison" de Matthew Josephson. McGraw Hill, New York, 1959, ISBN 978-0-07-033046-7
  10. "Edison: Inventing the Century" de Neil Baldwin, University of Chicago Press, 2001, ISBN 978-0-226-03571-0
  11. Josephson, p 18
  12. 12,0 12,1 Homans, James E., eld. (1918). "Edison, Thomas Alva". The Cyclopædia of American Biography. New York: The Press Association Compilers, Inc.
  13. GE emerges world's largest company: Forbes. Trading Markets.com (10a de Aprilo, 2009). Arkivita el la originalo je 6a de Decembro, 2010. Alirita 7a de Februaro, 2010.
  14. GE emerges world's largest company: Forbes. Indian Express.com (9a de Aprilo, 2009). Arkivita el la originalo je 6a de Decembro, 2010. Alirita 7a de Februaro, 2010.
  15. Baldwin, pp. 40–41
  16. The Edison Papers, Rutgers University. Alirita la 20an de marto, 2007.
  17. "Life of Thomas Alva Edison", Inventing Entertainment: The Early Motion Pictures and Sound Recordings of the Edison Companies, Kongresa Biblioteko de Usono.
  18. . Happy Birthday, Thomas Edison!. Bounce Energy (11a de februaro, 2013). Alirita 24a de februaro, 2013.
  19. BIOGRAPHIQ. (2008) Thomas Edison: Life of an Electrifying Man. Filiquarian Publishing, LLC.. ISBN 978-1-59986-216-3.
  20. The Thomas A. Edison Papers. Edison.rutgers.edu. Arkivita el la originalo je 30a de junio, 2007. Alirita January 29, 2009.
  21. Evans, Harold, They Made America. Little, Brown and Company, New York, 2004. (ISBN 978-0-316-27766-2). p. 152.
  22. . Thomas Alva Edison (1847–1931). The Mineralogical Record. Arkivita el la originalo je 15a de aprilo, 2013. Alirita 24a de februaro, 2013.
  23. SHULMAN, Seth. (1999) Owning the Future. Houghton Mifflin Company, p. 158–160.
  24. "AERONAUTICS: Real Labor", Time, 8a de decembro, 1930. Kontrolita 10a de januaro, 2008.
  25. . Edison's Laboratory. The Gilder Lehrman Institute of American History. Alirita 24a de februaro, 2013.
  26. 26,0 26,1 Business: The Quintessential Innovator 22a de oktobro, 1979, TIME.com Alirita la 23an de novembro, 2016}}
  27. The Life of Thomas A. Edison. The Library of Congress. Alirita 24a de februaro, 2013.
  28. Edison, Thomas A. 1989. Menlo Park: The early years, April 1876 – December 1877. Eldonita de P. B. Israel, K. A. Nier kaj L. Carlat. Vol. 3, The papers of Thomas A Edison. Baltimore: Johns Hopkins University Press. Doc. 1117
  29. Baldwin, Neil. 2001. Edison: Inventing the century. Chicago: University of Chicago Press. pp. 97–98
  30. Washington Post. 1878. Genius before science. The Washington Post, 19a de aprilo.
  31. Edison, Thomas A. 1877. Telephones or speaking-telegraphs. US patent 203,018 filed December 13, 1877, and issued April 30, 1878.
  32. 32,0 32,1 Adrian Hope, 100 Years of Microphone, New Scientist 11a de majo, 1978 Vol. 78, No. 1102, p. 378 ISSN 0262-4079
  33. 33,0 33,1 33,2 IEEE Global History Network: Carbon Transmitter. New Brunswick, NJ: IEEE History Center Carbon Transmitter. Arkivita el la originalo je M18a de marto, 2010. Alirita 14a de januaro, 2009.
  34. David Edward Hughes: Concertinist and Inventor David Edward Hughes: Concertinist and Inventor. Arkivita el la originalo je 13a de septembro, 2016. Alirita 17a de decembro, 2012.
  35. Howard B. Rockman, Intellectual Property Law for Engineers and Scientists, John Wiley & Sons – 2004, p. 131
  36. Moses G. Farmer, Eliot's Inventor. Arkivita el la originalo je 19a de junio, 2006. Alirita 11a de marto, 2006.
  37. 37,0 37,1 Israel, Paul (2000). Edison: A Life of Invention. John Wiley & Sons. ISBN 978-0-471-36270-8. (pp 217–218).
  38. Jill Jonnes, Empires of Light: Edison, Tesla, Westinghouse, And The Race To Electrify The World, Random House – 2004, p. 60
  39. Burns, Elmer Ellsworth. (1910) The story of great inventions. Harper & Brothers.
  40. "Edison's Electric Light", The New York Times. Kontrolita 23a de novembro, 2016.
  41. . Thomas Edison Invents Light Bulb and Myths About Himself. Time (21a de oktobro, 2014). Alirita 23a de novembro, 2016.
  42. Thomas Edison, Original Letters and Primary Source Documents. Shapell Manuscript Foundation.
  43. 43,0 43,1 Usona patento 0223898
  44. In Our Time Archive: Thomas Edison. BBC Radio 4.
  45. FLANNERY, L. G. (Pat). (1960) John Hunton's Diary, Volume 3, p. 68, 69.
  46. "Handbook of Research on Venture Capital". Colin Mason. Edward Elgar Publishing. 1a de januaro, 2012. p. 17.
  47. Keynote Address – Second International ALN1 Conference (PDF). Arkivita el la originalo je 13a de junio, 2010.
  48. Jehl, Francis Menlo Park reminiscences: written in Edison's restored Menlo Park laboratory, Henry Ford Museum and Greenfield Village, Whitefish, Mass, Kessinger Publishing, 1a de julio, 2002, p. 564
  49. Dalton, Anthony A long, dangerous coastline: shipwreck tales from Alaska to California Heritage House Publishing Company, February 1, 2011 – 128 pp.
  50. Swann, p. 242.
  51. Lighting A Revolution: 19th Century Promotion. Smithsonian Institution. Alirita 23a de julio, 2013.
  52. Lewis Howard Latimer. National Park Service. Alirita 10a de junio, 2007.
  53. "Diehl's Lamp Hit Edison Monopoly," Elizabeth Daily Journal, Friday Evening, 25a de oktobro, 1929
  54. BIOGRAPHIQ. (2008) Thomas Edison: Life of an Electrifying Man. Filiquarian Publishing, LLC.. ISBN 978-1-59986-216-3.
  55. About the Memory of a Theatre. National Theatre Brno. Arkivita el la originalo je 19a de januaro, 2008. Alirita 30a de decembro, 2007.
  56. Michal Kašpárek (8a de septembro, 2010)Sculpture of three giant light bulbs: in memory of Thomas Alva Edison. Brnonow.com. Arkivita el la originalo je 26a de oktobro, 2013. Alirita 31a de decembro, 2013.
  57. Ahmad Faruqui, Kelly Eakin, Pricing in Competitive Electricity Markets, Springer Science & Business Media – 2000, p. 67
  58. A brief history of Con Edison:"Electricity". Coned.com (1a de januaro, 1998). Arkivita el la originalo je 30a de oktobro, 2012. Alirita 31a de decembro, 2013.
  59. Jill Jonnes, Empires of Light: Edison, Tesla, Westinghouse, And The Race To Electrify The World, Random House – 2004, pp. 54–60
  60. Maury Klein, The Power Makers: Steam, Electricity, and the Men Who Invented Modern America, Bloomsbury Publishing US – 2008, p. 257
  61. Empires Of Light: Edison, Tesla, Westinghouse, And The Race To Electrify The Country de Jill Jonnes p. 146
  62. ROBERT L. BRADLEY, Jr. (2011) Edison to Enron. ISBN 978-1-118-19251-1.
  63. Jill Jonnes, Empires of Light: Edison, Tesla, Westinghouse, And The Race To Electrify The World, Random House – 2004, p. 143
  64. Mark Essig, Edison and the Electric Chair: A Story of Light and Death, Bloomsbury Publishing US – 2009, pp. 139–140
  65. Mark Essig, Edison and the Electric Chair: A Story of Light and Death, Bloomsbury Publishing US – 2009, p. 268
  66. Robert L. Bradley Jr., Edison to Enron: Energy Markets and Political Strategies, John Wiley & Sons – 2011, pp. 28–29
  67. Cosden, M. (2015). Edison and Ford in Florida. Arcadia Publishing. (ISBN 9781467114646)
  68. Reisert, Sarah (2016). "Home Away from Home". Distillations. Vol. 2 no. 2. pp. 46–47. Alirita la 2an de septembro, 201p.
  69. Thomas Edison's Vision. United States Navy. Alirita 18a de decembro, 2013. “Secretary of the Navy Josephus Daniels seized the opportunity created by Edison's public comments to enlist Edison's support. He agreed to serve as the head of a new body of civilian experts – the Naval Consulting Board – to advise the Navy on science and technology.”.
  70. Edison Botanic Research Laboratory – Edison & Ford Winter Estates – (239) 334-7419. Arkivita el la originalo je 3a de februaro, 2017. Alirita December 30, 2016.
  71. ARMBRESTER, Margaret E.. (1992) The Civitan Story. Birmingham, AL: Ebsco Media.
  72. Holland, Kevin J. (2001). Classic American Railroad Terminals. Osceola, WI: MBI. ISBN 9780760308325. OCLC 45908903.

BibliografioRedakti

  • Albion, Michele Wehrwein. (2008). The Florida Life of Thomas Edison. Gainesville: University Press of Florida. ISBN 978-0-8130-3259-7.
  • Adams, Glen J. (2004). The Search for Thomas Edison's Boyhood Home. ISBN 978-1-4116-1361-4.
  • Angel, Ernst (1926). Edison. Sein Leben und Erfinden. Berlin: Ernst Angel Verlag.
  • Baldwin, Neil (2001). Edison: Inventing the Century. University of Chicago Press. ISBN 978-0-226-03571-0.
  • Clark, Ronald William (1977). Edison: The man who made the future. London: Macdonald & Jane's: Macdonald and Jane's. ISBN 978-0-354-04093-8.
  • Conot, Robert (1979). A Streak of Luck. New York: Seaview Books. ISBN 978-0-87223-521-2.
  • Davis, L. J. (1998). Fleet Fire: Thomas Edison and the Pioneers of the Electric Revolution. New York: Doubleday. ISBN 978-0-385-47927-1.
  • Essig, Mark (2004). Edison and the Electric Chair. Stroud: Sutton. ISBN 978-0-7509-3680-4.
  • Essig, Mark (2003). Edison & the Electric Chair: A Story of Light and Death. New York: Walker & Company. ISBN 978-0-8027-1406-0.
  • Israel, Paul (1998). Edison: A Life of Invention. New York: Wiley. ISBN 978-0-471-52942-2.
  • Jonnes, Jill (2003). Empires of Light: Edison, Tesla, Westinghouse, and the Race to Electrify the World. New York: Random House. ISBN 978-0-375-50739-7.
  • Josephson, Matthew (1959). Edison. McGraw Hill. ISBN 978-0-07-033046-7.
  • Koenigsberg, Allen (1987). Edison Cylinder Records, 1889-1912. APM Press. ISBN 0-937612-07-3.
  • Pretzer, William S. (eld). (1989). Working at Inventing: Thomas A. Edison and the Menlo Park Experience. Dearborn, Michigan: Henry Ford Museum & Greenfield Village. ISBN 978-0-933728-33-2.
  • Stross, Randall E. (2007). The Wizard of Menlo Park: How Thomas Alva Edison Invented the Modern World. Crown. ISBN 1-4000-4762-5.

Eksteraj ligilojRedakti