David E. Hughes

(Alidirektita el David Edward Hughes)

David Edward HUGHES (16a de majo 1831 – 22a de januaro 1900), estis brit-usona inventisto, praktika eksperimentiato kaj profesoro de muziko konata pro sia verkaro pri la presanta telegrafo kaj la mikrofono.[1]

David E. Hughes
Persona informo
Naskiĝo 16-an de majo 1831 (1831-05-16)
en Londono
Morto 22-an de januaro 1900 (1900-01-22) (68-jaraĝa)
en Londono
Tombo Tombejo Highgate
Loĝloko BardstownBowling Green
Ŝtataneco UsonoUnuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Alma mater Spalding Hall
Familio
Frat(in)o Joseph Tudor Hughes
Edz(in)o Anna Merrill Chadbourne Morey Hughes
Okupo
Okupo muzikistoinventistofizikisto • muzikologo
vdr

Biografio redakti

Li estis ĝenerale konsiderata kiel naskiĝinta en Londono, sed lia familio translokiĝis en tiu epoko pro kio eble li naskiĝis en Corwen, Kimrio.[2] Lia familio translokiĝis al Usono dum li estis infano kaj li iĝis profesoro de muziko en Kentukio. En 1855 li patentis prestelegrafon. Li retranslokiĝis al Londono en 1857 kaj plue sekvis eksperimentadon kaj inventadon, el kio rezultis plibonigita karbonmikrofono en 1878.

Li lernis muzikon kaj ankaŭ sciencojn. Li frue en 1838 migris al Usono, al subŝtato Virginio. Hughes faris eksperimentojn per radioondoj, poste en 1855 inventis novan literoskriban telegrafon. En 1857 li revenis en Anglion. Li inventis pli perfektan mikrofonon por telefono en 1878. Tiu funkciis per eroj de karbono. Pro la investoj li ricevis diversajn medalojn. Li mortis en la 22-an de januaro 1900 en Londono.

Inventoj redakti

  • literoskriba telegrafo en 1856
  • nova telegrafo sur 4 dratoj en 1859
  • rada literoskriba telegrafo en 1859
  • telefona karbona mikrofono en 1878

Referencoj redakti

  1. "David Hughes". Encyclopædia Britannica en reta. Encyclopædia Britannica Inc. 2014. Alirita la 31an de aŭgusto 2015.
  2. S. D. G. Stephens, David Edward Hughes and his audiometer, The Journal of Laryngology & Otology / Volume 93 / Issue 01 / January 1979, pp 1-6