Spencer Trask

usona filantropo

Spencer TRASK (naskiĝis la 18-an de septembro 1844, mortis la 31-an de decembro 1909) estis usona financisto, filantropo kaj riskema kapitalisto. Starte en la 1870-aj jaroj, Trask ekkarieris investante kaj subtenante entreprenistojn, kiel por la invento fare de Thomas Edison de la elektra ampolo kaj por lia elektra reto. En 1896 li reorganizis la gazeton The New York Times, iĝante ties majoritata kunposedanto kaj porparolanto.

Spencer Trask
Persona informo
Naskiĝo 18-an de septembro 1844 (1844-09-18)
en Broklino
Morto 31-an de decembro 1909 (1909-12-31) (65-jaraĝa)
en Croton-on-Hudson
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato Princeton • New York University Tandon School of Engineering
Subskribo Spencer Trask
Familio
Edz(in)o Katrina Trask
Okupo
Okupo financisto
vdr

Pere de sia financa vidkapablo, Trask estis malavara filantropo, grava patrono de artoj, forta subtenanto de edukado, kaj ĉampiono de humanitaraj kampanjoj. Liaj donacoj al sia alma mater, nome la Universitato Princeton, ebligis serion de prelegoj lianome kio ankoraŭ daŭras nuntempe. Li estis ankaŭ dekomenca partnero de Teachers' College (nune Teachers College, Universitato Kolumbio) kaj de St. Stephen's College.[1]

Notoj redakti

  1. The National Cyclopedia of American Biography, volume XI, p. 444, James T. White & Company, 1901.

Eksteraj ligiloj redakti