Henry Woodward estis kanada inventisto kaj grava pioniro en la disvolvigo de la inkandeska lampo.[1][2]

Henry Woodward
Persona informo
Naskiĝo
Okupo
Okupo inĝeniero
vdr
Kanada patentapliko,

La 24an de julio, 1874, Woodward kaj lia partnero, Mathew Evans, hotelzorganto, postulis kanadan patenton por elektra elektran lumon.[2][3] Ĝi estis akceptita la 3an de aŭgusto 1874 kiel kanada patento numero 3,738.[4] Woodward estis medicina studento tiame. Ties lampampolo enhavis vitran tubon kun granda peco de karbono konektita al du kabloj. Ili plenigis la tubon el inerta nitrogeno por havi pli longan brulvivon en la filamento.[1] Ties lampampolo estis tute efika kaj sufiĉe promeshava; ili vendis sian usonan patenton 181613 al Thomas Edison kaj danke al tio Edison estas nune konata pro la invento de la lumampolo. Thomas Edison akiris ekskludan permesilon por la kanada patento. Thomas Edison disvolvigis sian propran desegnon de inkandeska lampo kun altrezistanca fajna filamento de karbono en tre alta vakuo enhavita en tre sigelita vitrampolo kiu havis sufiĉe longdaŭran vivoservon por esti komerce praktika.[1]

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Electrical World and Engineer, vol 35, No 15 (14a de aprilo, 1900) "Invention of the Incandescent Lamp",. Arkivita el la originalo je 19a de februaro, 2005.
  2. 2,0 2,1 Library and Archives Canada Incredible Inventions: Light Bulb. www.collectionscanada.ca
  3. Library and Archives Canada. "Electric Light." Patent no. 3738, postulita de Henry Woodward kaj Mathew Evans, 1874.
  4. “Canadian Patents: List of patents granted August 3 to August 13, 1874”, Scientific American, Vol XXXI – No. 11, September 12, 1874 p 172.