George Westinghouse

Usona inĝeniero, inventisto, entreprenisto, pioniro en la elektra industrio

George Westinghouse, Jr. (la juna) (6a de oktobro 184612a de marto 1914) estis usona entreprenisto kaj inĝeniero kiu inventis sistemon de fervoja aerbremso kaj estis pioniro de elektra industrio, akirinte sian unuan patenton je aĝo de 22. Kun sidejo en Pittsburgh (Pensilvanio) dum multo de sia kariero, Westinghouse estis unu el la ĉefaj rivaloj de Thomas Edison por la komenca plibonigo de la usona elektrosistemo. La sistemo por elektra distribuado de Westinghouse, bazita sur alterna kurento, fine superigis la insiston de Edison pri la rekta kurento. En 1911 Westinghouse ricevis la medalon Edison de la AIEE "Pro merita atingo rilate al la disvolvigo de la sistemo de alterna kurento."[1]

George Westinghouse

Notoj redakti

  1. George Westinghouse. IEEE Global History Network. IEEE. Alirita 22a Julio 2011.