Mathew Brady

usona fotisto

Mathew B. Brady (ĉ. 1822 – 15a de januaro, 1896) estis unu el la plej fruaj fotografistoj en la historio de Usono, plej bone konata pro siaj scenoj de la Usona Enlanda Milito. Li studis kun la inventisto Samuel F. B. Morse, kiu estis pioniro de la tekniko de dagerotipo en Usono.

Mathew Brady
Persona informo
Naskonomo Mathew Brady Brady
Naskiĝo 18-an de majo 1822 (1822-05-18)
en Kantono Warren
Morto 15-an de januaro 1896 (1896-01-15) (73-jaraĝa)
en Manhatano
Mortokialo Bright's disease
Tombo Kongresa Tombejo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Subskribo Mathew Brady
Okupo
Okupo fotisto • war photographer • fotoĵurnalisto • ĵurnalisto
TTT
Retejo http://www.mathewbrady.com
vdr

Verkaro redakti

Brady malfermis sian propran studion en Novjorko en 1844, kaj faris fotojn de Andrew Jackson, John Quincy Adams, kaj Abraham Lincoln, inter aliaj publikaj figuroj.

 
Soldato gvardanta arsenalon Vaŝingtono, 1862.

Kiam ekis la Enlanda Milito, lia uzado de movebla studio kaj malhela ĉambro ebligis vivecajn batalkampajn fotojn kiuj portis al hejmojn la realon de la milito por la publiko. Ili kaptis milojn da militscenoj, same kiel portretojn de generaloj kaj politikistoj de ambaŭ flankoj de la konflikto, kvankam plej el ili estis vere faritaj de liaj helpantoj, pli ol de Brady mem.

Post la milito, tiuj fotoj eksmodiĝis, kaj la registaro ne aĉetis la originalajn kopiojn kiel ili promesis. La riĉo de Brady subite malpliiĝis kaj li mortis ruinigita.

Galerio kaj rilataj bildoj redakti

Notoj redakti

  1. Museum, George Eastman (10a de junio 2015). [1] Alirita la 31an de aŭgusto 2019.
  2. Sub la longa mantelo, li portas sabron ricevitan el la Novjorkaj Fajrzuavoj. Kvankam Brady estis fotita portanta glavon kaj asertis ke li ricevis la armilon en la Unua Batalo de Bull Run el la 11a Novjorka Volontula Infanteria Reĝimento]] — vidu la verkon de Miller nome Photographic History of the Civil War Vol 1 p. 31 — estas dubo ĉu li faris fotojn en la batalo. Vidu de Frassantito nome Antietam.
  3. La neregula nigra bordo ne aperos en la oficialaj finaj portretpresaĵoj.

Bibliografio redakti

  • Panzer, Mary (1997). Mathew Brady and the Image of History. Washington, D.C.: Smithsonian Books. ISBN 1-58834-143-7. LCC TR140.B7 P36 1997
  • Wilson, Robert (2013). Mathew Brady: Portraits of a Nation. London: Bloomsbury, ISBN 978-1-62040-203-0.

Eksteraj ligiloj redakti