EdE-S

Ludwig SIEDL (naskiĝinta la 23-an de novembro 1879 en Sallingberg-Voitschlag, mortinta en Vieno la 3-an de decembro 1975[1]), estis aŭstra kalkulkonsilisto deĵorante ankaŭ por la magistrato de Vieno.

Vivo redakti

Siedl estis esperantisto de 1914; en junio de la sama jaro li pretis esti kasisto ĉe la freŝe fondita viena filio de AKLE[2]. Dum la unua mondmilito li propagandis Esperanton tiel en la tranĉeo, kiel malantaŭ la batalkampo. Postmilite li estis dum kelka tempo estrarano de Aŭstria Katolika Ligo Esperantista (AKLE), en 1933 vicprezidanto de Katolika UE en Vieno. Li gvidis multajn kursojn por junuloj, tramistoj, policistoj, instruistoj, virinoj k. a. Kurso en la Viena ĵurnalo "Volks-Zeitung", kiu en Esperanto-angulo publikigis esperantaĵojn de li kaj de lia edzino Christine[3]; artikoloj de ili ankaŭ en "Aŭstria Esperantisto" ktp. Lia filo, la pastro kaj biblia fakulo Suitbert H. Siedl, estis ankaŭ grava esperantisto.

Notoj redakti

  1. Kondolenco en la gazeto Espero Katolika
  2. kp. la kluborganon de nov. 1914
  3. Poemo "Libereco" de Nithard Stricker. - En: Esperanto-Praktiko. Unterhaltungs- und Fortbildungsblatt für Esperantisten deutscher Zunge. Berlino, nr. 7/julio 1921