Bengazi
Bengazi (arabe بنغازي, turke Bingazi, angle Benghazi) estas havenurbo, universitata urbo, banloko kaj la dua plej granda urbo en Libio.
Bengazi | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Libio | ||
Telefona antaŭkodo | (+218) 61 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 711 800 (2009) | ||
Loĝdenso | 2 011 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 32° 7′ N, 20° 4′ O (mapo)32.11666666666720.066666666667Koordinatoj: 32° 7′ N, 20° 4′ O (mapo) | ||
Alto | 2 m [1] | ||
Areo | 314 km² (31 400 ha) | ||
Horzono | UTC+2 | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Bazaj informojRedakti
- 32° 7′ N, 20° 4′ O (mapo)32.11666666666720.066666666667
SituoRedakti
Bengazi situas inter suda bordo de Mediteranea Maro kaj dezerto. Tripolo troviĝas je 1000 km-ojn.
HistorioRedakti
Bengazi estis fondita ĉirkaŭ 525 antaŭ Kristo kaj nomita Euesperides. Herodoto mencias ĝin en 515 a. K. La loĝantoj estis laŭvice grekoj, romianoj, ekde 642 araboj. En 1578 la turkoj invadis la gravan havenurbon. En 1858 kaj denove en 1874 pro pesto multaj mortis. En 1911 la italoj akiris la urbon. Sub faŝisma diktatoro Mussolini multe da libianoj deportiĝis, el ili multaj mortis.
Dum la 2-a mondmilito Bengazi estis bombardita. Baldaŭe oni trovis nafton, kiu rezultis impeton. En 1986 usonaj aviadiloj bombardis la urbon.
La Dua Libia Enlanda Milito okazis inter 2014 kaj 2020 kun starto de atako de registaraj trupoj al islamismaj milicanoj de Bengazi.
KlimatoRedakti
La someroj en Bengazi estas varmaj kaj sekaj, la vintroj estas mildaj, foje pluvetas. Ĉiujara pluvokvanto estas ĉirkaŭ po 268 mm jare.
TrafikoRedakti
La haveno ankaŭ nun gravas. Nepre menciinda, ke Bengazi havas fervojan linion.