Reĝimo de Vichy

Nazia klienta ŝtato (1940–1944), kiu administris sudan Francion kaj Franciajn koloniojn

La reĝimo de Vichy (france État français), en Esperanto ankaŭ foje Viŝia Francio, estas la registaro de Francio post la milita malvenko de la ŝtato kontraŭ la atakinta Tria Regno, la Okupacio de Francio kaj la sekva konstitucia ŝanĝo de la 17-a de julio 1940. La reĝimo de Vichy sekvis la Trian Respublikon de Francio kaj ekzistis ĝis la jaro 1944. Ĝi havis sian sidejon en la tradicia baneja urbeto Vichy (prononco Viŝi' ) en la franca regiono Aŭvernjo.

Viŝia Francio
Origina nomo État français
 Tria franca respubliko 19401944 Provizora registaro de la Franca Respubliko 

historia lando • reĝimomarioneta ŝtato
Geografio
Pozicio de Viŝia Francio en la mondo
Pozicio de Viŝia Francio en la mondo
Ĉefurbo:
Vichy, en ekzilo Sigmaringen
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Maréchal, nous voilà!
Estiĝo:
Pereo:
Antaŭaj ŝtatoj:
Tria franca respubliko Tria franca respubliko
Postsekvaj ŝtatoj:
Provizora registaro de la Franca Respubliko Provizora registaro de la Franca Respubliko
Historio
vdr
Reĝimo de Vichy
État français
emblemo
flago
historia lando • reĝimomarioneta ŝtato
Komenco 10-a de julio 1940 vd
Fino 29-a de aŭgusto 1944 vd
Antaŭe Tria Respubliko de Francio vd
Poste Provizora registaro de la Franca Respubliko vd
Lando(j) Francio vd
Lingvoj

franca lingvo

vdr
Historio de Francio
Libereco gvidanta la popolon, fare de Eugène Delacroix.
Libereco gvidanta la popolon, fare de Eugène Delacroix.

Antikva epoko

Mezepoko

Moderna epoko

19-a / 20-a jarcentoj

Vidu ankaŭ :

Kronologio de Francio

Formala suvereneco redakti

Laŭ internacia juro la reĝimo de Vichy regis la tutan Francion kun la escepto de Alzaco kaj Loreno, kiuj estis historie je signifa parto germanlingvaj regionoj kaj dum la atako de Nazia Germanio estis okupitaj de la faŝisma armeo, kaj sekve integritaj en la Germanan Regnon. Krome eta regiono en la sudoriento de la ŝtato (kun la urboj Monako kaj Nico) estis okupita de faŝisma Italio, kvankam tiu okupo kun la registaro de nazia Germanio kaj la Francio de Vichy ne estis interkonsentita kaj de ili estis nur tolerita.

Faktaj cirkonstancoj redakti

 
la nazie okupita zono de Francio (rozkolore) norde kaj la teritorio de la reĝimo de Vichy (helverde) sude

Fakte la regoteritorio de la registaro de Vichy nur ampleksis 60 procentojn de la teritorio de kontinenta Francio kaj la transmarajn teritoriojn. La resto de Francio estis administrata de nazie germania armeestro en Parizo, kaj la pleja nordo de la ŝtato (departementoj Nord kaj Pas-de-Calais) de germania armeestro en Bruselo. En la nazie okupita zono de Francio ĉiuj leĝoj de la reĝimo de Vichy nur ekvalidis, kiam la germana armeestro eksplicite jesis kaj subskribis ilin. Sed ankaŭ en la teritorio de la reĝimo de Vichy, la franca registaro fakte ne estis sendependa de la milite venkinta nazia Germanio: eblas nomi la Vichy-an reĝimon satelita ŝtato de Nazia Germanio.

Kiam la Aliancanoj kontraŭ nazia Germanio dum novembro 1942 ekokupis nordan Afrikon kaj la germana diktatoro Hitlero ekkalkulis per invado de lia "fortikaĵo Eŭropo" fare de la malamikoj, la faŝismaj armeoj de Germanio kaj Italio ankaŭ okupis la teritorion de la reĝimo de Vichy. Post la invado de la Aliancanoj en Normandio la nazioj enkarcerigis la anojn de la registaro de Vichy dum aŭgusto 1944 kaj transporis ilin al la urbo Sigmaringen en la (ankoraŭ) nazia Germanio.

Estro redakti

La nomo de Philippe Pétain, kiel ŝtatestro de la Reĝimo de Vichy, rilatas al la armistico de junio 1940 kaj al la fifama, germanfavora reĝimo, kiu subtenis nazian Germanion.

Aliaj gravuloj redakti