Robert Owen PAXTON /ˈɹɑbəɹt ˈoʊɪn ˈpækstən/ (naskiĝinta la 15-an de junio 1932 en Lexington, Virginio) estas usona historiisto. Specialisto en la Dua Mondmilito, li precipe faris gravajn esplorojn pri la reĝimo de Vichy en Francio, el germanaj kaj usonaj arkivoj.

Robert Paxton
Persona informo
Naskiĝo 15-an de junio 1932 (1932-06-15) (91-jaraĝa)
en Lexington
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato Harvard • Kolegio Merton • Universitato Vaŝingtono kaj Lee
Okupo
Okupo historiisto • universitata instruisto • politikologo
vdr

En 1973, kiam aperis lia verko La France de Vichy (Eo: Francio sub la reĝimo de Vichy) okazis pasiaj debatoj. Almenaŭ pro la fakto, ke li alportas novan rigardon pri tiu reĝimo, sekve pri Marŝalo Pétain, kiu ĉiam estis rigardata kiel ŝildo, subkomprenata por protekti la francojn kontraŭ la germanoj. Dume Charles de Gaulle el Londono rolludis glavon.

Interalie ĉar tiun sekurigan bildon (t.e. la ŝildo) li detruis, oni parolis pri "Paxton-a Revolucio".