Persa kalendaro

oficiala kalendaro uzata en irano
(Alidirektita el Irana kalendaro)

La PersaIrana kalendaro estas suna kalendara sistemo, kies novjaro komenciĝas la 21-an de marto (printempa ekvinokso). En marto de la jaro 2002 en Irano estiĝis la jaro 1381 laŭ persa kalendaro. La kalendaro estis adoptita en 1925.

Persa kalendaro
گاه‌شماری هجری خورشیدی‎‎
suna kalendaro
vdr

La persa kalendaro havas dek du monatojn kun 31 tagoj kaj ses sekvantaj kun 30 escepte de la lasta kiu havas 29 tagoj krom en superjaroj. La jaro komenciĝas je Novruz kiu koincidas kun la 21-a de marto de la gregoria kalendaro.

La 1-a de januaro 2000 laŭ la gregoria kalendaro estis la 11-a de Dej 1378 laŭ la persa.

La monatoj de persa kalendaro estas (inter krampoj - la averaĝa komenco de la monato laŭ gregoria kalendaro):

  Nomo: Irane: Signifo: Tagoj:
1 Farvardin فروردین impeta forto 31 (la 21-an de marto)
2 Ordibeheŝt اردیبهشت vero kaj puro 31 (la 21-an de aprilo)
3 Ĥordad خرداد bonfarto 31 (la 22-an de majo)
4 Tir تیر pluv-anĝelo 31 (la 22-an de junio)
5 Mordad مرداد senmorteco 31 (la 23-an de julio)
6 Ŝahrivar شهریور majesto 31 (la 23-an de aŭgusto)
7 Mehr مهر suno, amikeco, amo 30 (la 23-an de septembro)
8 Aban آبان gardanto de l' akvo 30 la 23-an de oktobro)
9 Azar آذر fajro 30 (la 22-an de novembro)
10 Dej دی kreanto 30 (la 22-an de decembro)
11 Bahman بهمن bonaj pensoj 30 (la 21-an de januaro)
12 Esfand اسفند modesto 29/30 (la 20-an de februaro)

La erao de la kalendaro estas islama.

Eksteraj ligiloj redakti