Prioro estas la titolo de superulo de priorejo aŭ de monaĥejo, kiu ne estas abatejo. Priorejo estas dua establejo de ekzistanta monaĥejo. En abatejo la anstataŭanto de la abato ankaŭ nomiĝas prioro. Ĉe almozordenoj la prioro estas la superulo. La vorto prior estas latine por unua.

Eksteraj ornamoj de priora blazono

Unu el tre multaj eblaj ekzemploj de priorejo estas tiu de Monmouth en sudorienta Kimrio - ĝi estis la unua priorejo, pri kiu verkiĝis propra e-lingva vikipedia artikolo.