Priorejo de Monmouth

La Priorejo de Monmouth (angle Monmouth Priory, kimre Priordy Trefynwy), Priory Street, Monmouth, Monmouthshire estas konstruaĵo kiu enkorpigas la restaĵojn de la monaĥaj konstruaĵoj alligitaj al Prioreja Preĝejo St. Mary. La Priorejo estis Benediktana fondaĵo el 1075, kaj partoj de la mezepokaj konstruaĵoj plu restas.[1] La konstruaĵoj estis konsiderinde ampleksigitaj en la 19-a jarcento por uzo kiel religia lernejo St Mary's,[1] kaj nun formas centron de homa komunumo. La komplekso estas listigita konstruaĵo de Grado II*, ekde la 27-a de junio 1952.[2] Ĝi estas unu el la 24 vidindaĵoj de la Monmouth Heritage Trail.

Priorejo de Monmouth
Monmouth Priory

monaĥejo
Prezento
Tipo Benediktana priorejo
Protekto Grado II* (27-a de junio 1952)
Geografio
Lando Britio
Regiono Kimrio
Loko Monmouth
Geografia situo 51° 48′ 49″ N, 2° 42′ 51″ U (mapo)51.8135-2.71413Koordinatoj: 51° 48′ 49″ N, 2° 42′ 51″ U (mapo)
Priorejo de Monmouth (Britio)
Priorejo de Monmouth (Britio)
DEC
Priorejo de Monmouth
Priorejo de Monmouth
Priorejo de Monmouth
Situo de Priorejo de Monmouth

Map

vdr

Bibliografio redakti

  • Newman J., The Buildings of Wales: Gwent/Monmouthshire, (2000) Penguin Books
  • Kissack, K., The Lordship, Parish and Borough of Monmouth, (1996) Lapridge Publications


Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 John Newman, The Buildings of Wales: Gwent/Monmouthshire, Penguin Books, 2000, ISBN 0-14-071053-1, p.397
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-04-23. Alirita 2012-04-17.

Eksteraj ligiloj redakti