Keith Kissack

brita instruisto kaj historiisto

Keith Edward KISSACK, MBE (naskiĝis la 18-an de novembro 1913 en Clun, Shropshire, mortis la 31-an de marto 2010) estis Brita instruisto kaj historiisto. Li estas notinda pro siaj multaj publikaĵoj pri la historio de Monmouth kaj Monmouthshire.

Keith
Keith Kissack kun Karlo, princo de Kimrujo en Muzeo de Monmouth, 1975.
Keith Kissack kun Karlo, princo de Kimrujo en Muzeo de Monmouth, 1975.
Persona informo
Naskiĝo 18-a de novembro 1913
en Clun, Shropshire
Morto 31-a de marto 2010
en (nekonata)
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Alma mater Durham School
Okupo
Okupo instruistohistoriisto
vdr

Biografio redakti

Li naskiĝis en Clun, Shropshire, kaj vizitis lernejon de Durham kie li estis membro de la lerneja kriket-teamo en 1931 kaj 1932. Li poste vizitis "University College Plymouth St Mark & St John", Chelsea, kie li trejniĝis kiel instruisto.[1] Post la dua mondmilito, en kiu li estis vundita, li instruis en Monmouth, fariĝante lernejestro de "Priory Street School". Li servis en la komunuma konsilio de Monmouth, kaj estis juĝisto kiu prezidis la lokan tribunalon. Li estis ankaŭ kuratoro de la Muzeo de Monmouth, kaj ano de la "Society of Antiquaries of London".[2][3] Li estis farita Membro de la Brita Imperio en 1976.[4]

Verkoj redakti

Liaj ĉefaj publikaĵoj, ekskluzive de gazetaraj artikoloj, inkluzivas:[3][5]

  • The Trivial Round: Life in Monmouth, 1830-1840 (1955)
  • The Inns and Friendly Societies of Monmouth (kun E.T.Davies, 1963, reviziita 1981)
  • The Formative Years: the rise of Monmouth under its Breton lords, 1075-1257 (1969)
  • Mediaeval Monmouth (1974)
  • Monmouth: the Making of a County Town (1975)
  • The River Wye (1978)
  • The River Severn (1982)
  • Victorian Monmouth (1984)
  • Monmouth and its Buildings (1991, reviziita 2003)
  • Haberdashers Monmouth School for Girls (1992)
  • Monmouth School and Monmouth, 1614-1995 (1995)
  • The Lordship, Parish and Borough of Monmouth (1996)
  • The Schools in the Priory (1999)
  • Home Front Monmouth (2000)
  • Monmouth during the First War (kun Betty Williams, 2001)
  • Monmouth Priory (kun David Williams kaj aliaj, 2001)

Referencoj redakti

  1. Keith Kissack at CricketArchive. Arkivita el la originalo je 2014-02-02. Alirita 2012-03-24.
  2. Stella Books. Arkivita el la originalo je 2010-08-06. Alirita 2012-03-24.
  3. 3,0 3,1 Keith Kissack, Monmouth and its Buildings, Logaston Press, 2003, ISBN 1-904396-01-1, p.viii and cover
  4. London Gazette, Issue 47102, 30 December 1976, p.15
  5. Keith Kissack books at WorldCat