Karlo la 3-a (Britio)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Karlo la 3-a |
Reĝo Karlo la 3-a, angle King Charles III, naskita kiel Charles Philip Arthur George MOUNTBATTEN-WINDSOR[1] (naskiĝis la 14-an de novembro 1948 en Palaco Buckingham, Londono) estas la reĝo de la Unuiĝinta Reĝlando de Britio kaj Nord-Irlando kaj de la 14 aliaj Komunumaj Reĝlandoj.
Karlo estas la plej maljuna filo de la reĝino Elizabeto la 2-a kaj Philip Mountbatten, Duko de Edinburgo. Ĝis sia reĝiĝo en 2022 li estis konata kiel "Princo de Kimrio, Duko de Kornvalo, Grafo de Chester, Duko de Rothesay (Skotlando), Grafo de Carrick (Sk.), Barono Renfrew (Sk.), Lordo de la Insuloj, Princo kaj Granda Stevardo de Skotlando".
Kiel tronposteulo de la Unuiĝinta Reĝlando li ricevis tradicie la nomon "Princo de Kimrio", kio fakte signifas iom pli ol simpla princo. Karlo estis la 21-a portanto de la titolo, kiun li ricevis la 26-an de julio 1958, ceremonie nur la 1-an de julio 1969 en kastelo Caernarfon, Kimrio. Laŭregule oni alparolis lin kiel His Royal Highness The Prince of Wales ("Lia Princa Moŝto, La Princo de Kimrio"); en Skotlando kiel His Royal Highness The Prince Charles, Duke of Rothesay ("Lia Princa Moŝto La Princo Karlo, Duko de Rothesay")
Li edziĝis kun Lady Diana Spencer kaj havas du filojn: princoj William (* 1982) kaj Harry (* 1984). Li edziĝis la 9-an de aprilo en 2005 al Camilla Parker Bowles.
En 1989 li publikigis la libron A Vision Of Britain ("Vizio pri Britio").
Reĝo Karlo posedas produktofirmaon de keksoj ("Duchy Originals"), kies profiton li donacas por bonfaraj celoj.
Post la morto de sia patrino, reĝino Elizabeto la 2-a, la 8-an de septembro 2022, li iĝis la reĝo de Unuiĝinta Reĝlando kaj de 14 aliaj landoj. La 6-an de majo en 2023, li estis kronata.
Referencoj
redakti- ↑ Reĝo Karlo kutime ne uzas familian nomon. En maloftaj kazoj kie familia nomo necesas, ĝi estas Mountbatten-Windsor. Retejo de la brita reĝa familio, arkivita