Henry Mountbatten-Windsor

(Alidirektita el Harry de Kimrio)

Henry Charles Albert David MOUNTBATTEN-WINDSOR (naskiĝis la 15-an de septembro 1984 en Londono), nomita Princo Harry de Kimrio, estas dua filo de Princo Karlo (Princo de Kimrio) kaj Princino Diana. Princo Harry naskiĝis la 15-an de septembro 1984 en la hospitalo St. Mary's, en Paddington, Londono. Post sia frato Princo William kaj ties gefiloj li estas la kvina en la vico de la tronposteuloj de la brita krono.

Henry Mountbatten-Windsor
Brita princo
Persona informo
Prince Harry, Duke of Sussex
Naskonomo Prince Henry Charles Albert David of Wales
Naskiĝo 15-an de septembro 1984 (1984-09-15) (39-jaraĝa)
en St. Mary's Hospital
Religio Eklezio de Anglio vd
Etno Angloj vd
Lingvoj anglabrita angla vd
Loĝloko Montecito • Palaco Kensington • Nottingham Cottage • Frogmore Cottage • Toronto vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Eton College • Wetherby School • Ludgrove School • Reĝa Milita Lernejo Sandhurst vd
Subskribo Henry Mountbatten-Windsor
Familio
Dinastio Dinastio Windsor vd
Patro Karlo la 3-a vd
Patrino Diana Spencer vd
Gefratoj William Mountbatten-Windsor vd
Edz(in)o Meghan Markle vd
Amkunulo Ara Bustamante • Cressida Bonas vd
Infanoj Archie Mountbatten-Windsor • Princess Lilibet of Sussex vd
Parencoj Laura Lopes • Tom Parker Bowles vd
Profesio
Alia nomo Henry Wales vd
Okupo helicopter pilot • oficiromecenato • poloisto • filantropo vd
Verkado
Verkoj Finding Freedom ❦
Spare vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Harry havas alian duonfraton Tom kaj duonfratinon Laura, el la unua geedzeco de sia duonpatrino Camilla Mountbatten-Windsor – la nuna dukino de Kornvalo.

Oni rimarkis Harry dum la pasintaj jaroj pro liaj spertoj pri drogoj kaj alkoholaĵoj kaj pro afero kun fotografo de londona dancejo. Tiaj eventoj kromnomigis lin "Dirty Harry" (malpura Harry).

En januaro 2005 oni denove parolis pri li, kiam li iris al kostumfesto vestita de nazieca dezertuniformo kun svastikobrakrubando.[1]

Ekde majo 2005 Princo Harry studas ĉe la militista akademio Sandhurst. En aprilo 2006 li estis ĵurigita kiel oficiro en la ĉeesto de sia avino reĝino Elizabeto la 2-a. Dum majo 2007 li servos, kiel membro de la Blues and Royals en Irako.

Harry estas princo de Britio kaj Nord-Irlando, laŭ brita maniero nomita "Prince Harry of Wales", princo estante ligita al Britio, ne al Kimrio (Wales). La titolo "Prince of Wales" signifas esperante princon de Kimrio kaj estas la titolo de la tronviculoj.

Referencoj redakti

  1. BBC NEWS-Artikolo kun bildo kaj publikaj reagoj

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti