Eton College (ofte konata kiel "Eton") estas fama public school (speco de privata lernejo) ĉe Eton, Berkshire, Anglio, proksime al Windsor.

Eton College
Public school • sendependa lernejo en Britio • internulejo • lernejo por knaboj
Situo
Ŝtato Unuiĝinta Reĝlando
Koordinatoj 51° 29′ 30″ N, 0° 36′ 34″ U (mapo)51.491667-0.609444Koordinatoj: 51° 29′ 30″ N, 0° 36′ 34″ U (mapo)
Eton College (Britio)
Eton College (Britio)
DEC
Eton College
Eton College
Situo de Eton College

Map

Retejo Oficiala retejo
vdr
La kapelo de Eton College

En 1440 Henriko la 6-a (Anglio) fondis la lernejon por malriĉaj knaboj kiuj plustudos ĉe King's College (Kembriĝo), kiun li fondis la sekvantan jaron.

Dum la sekvaj jarcentoj Eton iĝis inter la preferataj edukejoj por filoj de nobeloj. Multaj eminentuloj studis tie, inter kiuj 18 britaj ĉefministroj. la Duko de Wellington diris, "la batalo de Waterloo estis gajnita sur la sportkampoj de Eton" (li mem edukiĝis ĉe Eton de 1781 al 1784).

Eton nun enhavas ĉirkaŭ 1300 studentojn. En 1800 la nombro estis ĉirkaŭ 300.


Referencoj redakti