Henriko la 6-a (Anglio)

Henriko la 6-a (naskiĝis la 6-an de decembro 1421, mortis verŝajne la 21-an de majo 1471) estis reĝo de Anglio de 1422 ĝis 1461 kaj denove de 1470 ĝis 1471.

Henriko la 6-a
Reĝo de Anglio
Regado de 1422 ĝis 1461
de 1470 ĝis 1471
Antaŭulo Henriko la 5-a
Sekvanto Eduardo la 4-a
Ceteraj titoloj Lordo de Irlando, duko de Guyenne, duko de Kornvalo
Persona informo
Henry VI
Naskiĝo 6-an de decembro 1421 (1421-12-06)
en Kastelo Windsor
Morto 21-an de majo 1471 (1471-05-21) (49-jaraĝa)
en Turo de Londono
Tombo Kapelo de Sankta Georgo vd
Religio katolikismo vd
Ŝtataneco Reĝlando Anglio vd
Subskribo Henriko la 6-a (Anglio)
Familio
Dinastio Lankastroj vd
Patro Henriko la 5-a vd
Patrino Catherine of Valois vd
Gefratoj Edmund Tudor, 1st Earl of Richmond • Jasper Tudor vd
Edz(in)o Margareta de Anĵuo vd
Infanoj Eduardo de Westminster vd
Profesio
Okupo politikistomonarko vd
Reĝo de Anglio
Dum 14221461
Antaŭulo Henriko la 5-a
Sekvanto Eduardo la 4-a
2-a periodo
Dum 14701471
Antaŭulo Eduardo la 4-a
Sekvanto Eduardo la 4-a
Lordo de Irlando
Dum 14221461
Antaŭulo Henriko la 5-a
Sekvanto Eduardo la 4-a
2-a periodo
Dum 14701471
Antaŭulo Eduardo la 4-a
Sekvanto Eduardo la 4-a
Duko de Guyenne
Dum 14221453
Antaŭulo Henriko la 5-a
Sekvanto franca kronposedaĵo
(Karlo la 7-a)
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Familio kaj frua vivo redakti

Li estis la sola filo de Henriko la 5-a kaj Katerino de Valois, filino de Karlo la 6-a (Francio). Li estis duonfrato de Edmund Tudor kaj Jasper Tudor. Edmund Tudor estis la patro de Henriko la 7-a.

Henriko heredis la anglan tronon la 31-an de aŭgusto 1422. Post la morto de Karlo la 6-a de Francio, laŭ antaŭaj traktatoj, Henriko iĝis ankaŭ reĝo de Francio, kvankam Karlo la 7-a (Francio), filo de Karlo la 6-a, pretendis la francan tronon.

Ĉar Henriko tiom junis, estiĝis regenta konsilio. La nobeloj kaj la angla parlamento nomumis liajn onklojn Johanon (dukon de Bedford) kaj Humphrey, duko de Gloucester protektantoj de la reĝo. Johano de Bedford plejparte forestis, militante en Francio. Ekde 1428 Henriko edukiĝis sub Richard de Beauchamp (13-a grafo de Warwick).

Kroniĝoj redakti

La 6-an de novembro 1429 Henriko kroniĝis en Abatejo Westminster kiel reĝo de Anglio.

La 17-an de julio 1429 Karlo la 7-a kroniĝis ĉe Reims. Responde al tio, la angloj kronis Henrikon la 6-an kiel reĝon de Francio en la Katedralo de la Dipatrino de Parizo la 16-an de decembro 1431.

Plenaĝo redakti

En 1437 oni deklaris Henrikon plenaĝa, kaj li formale respondecis la regadon de Anglio.

Francio redakti

Instigate de Johana de Arko, ekde 1429 la francoj iom post iom forpelis la anglojn de la plejparto de Francio. Ĉe la angla kortego diversaj nobeloj malakordis pri la militado en Francio. Henriko mem fine favoris la grupon kiu urĝis pacakordon. En 1445 li edziĝis al Margareta de Anĵuo, ano de la franca reĝa familio. Kondiĉo de la edziĝo estis ke Henriko cedus Anĵuon kaj aliajn teritoriojn en Francio al Francio. Tamen estis malvenko, kiu malplifortigis la reĝon, kaj la edziĝo malpopularis.

Potencaj malamikoj redakti

En 1447 Henriko akuzis Humphrey (dukon de Gloucester) pro ŝtatperfido: tiu enkarceriĝis en Bury St Edmunds, Suffolk, kie li mortis antaŭ la komenco de proceso. La saman jaron parlamenta kampanjo devigis Henrikon ekzili unu el siaj ĉefaj ministroj, William de la Pole (1-a duko de Suffolk): tiu estis murdita surŝipe en la maniko.

Rikardo Plantaĝeneto (3-a duko de Jorko), kiu estus la heredonto de Henriko se tiu ne havus filon, sed kontraŭis la favoratojn de Henriko, estis forsendita de la kortego kaj nomumita guberniestro de Irlando. Tio estis grava eraro kaj li iĝis potenca malamiko de la kortega partio.

Forpelo el Francio redakti

En 1449 Edmund Beaufort (1-a duko de Somerset), favorato de Henriko, reestigis militadon en norda Francio. La sekvantan jaron la francoj forpelis la anglojn de Normandio.

En 1453 la angloj forpeliĝis de sudokcidenta Francio. Nur Calais restis angla posedaĵo.

Multaj batalistoj, ofte nepagitaj, revenis en Anglion. Tio kontribuis al la pliiĝantaj problemoj de la regno.

Kreskantaj problemoj redakti

Pli kaj pli estiĝis iom da anarĥio. Gravuloj malhelpis la bonan administron de la leĝoj kaj minacis juĝistojn. Mankis al Henriko sufiĉe da monrimedoj, parte ĉar li fordonis vastajn bienojn al siaj favorataj ministroj.

Ribelo de Jack Cade redakti

En 1450 erupciis ribelo en Kent, estrata de Jack Cade, kiu nomis sin "John Mortimer" kaj favoris la partion de Rikardo Plantaĝeneto (3-a duko de Jorko). La ribelantoj okupis Londonon sed post nur malmultaj tagoj reĝa armeo forpelis ilin.

Reveno de la duko de Jorko redakti

En 1452 Rikardo Plantaĝeneto revenis el Irlando kaj kunigis armeon ĉe Shrewsbury antaŭ marŝi al Londono. Tie reĝa armeo kontraŭis lin. Sekvis akordo per kiu Henriko promesis estigi reformojn kaj aresti Edmund Beaufort (2-an dukon de Somerset). Tamen pro interveno de Margareta de Anĵuo la aresto ne okazis, kaj la sekvantan jaron la duko de Jorko denove perdis influon.

Ankaŭ en 1453 Henriko unue spertis longan mensan malsanon. Li eĉ ne konsciis la naskon de sia filo Eduardo de Westminster (princo de Kimrio). Dum la resto de lia vivo estis pluraj atakoj de mensa malsano.

Dume la duko de Jorko gajnis potencan kaj riĉegan alianculon, Rikardo Neville (16-a grafo de Warwick). Helpe de tiu, Rikardo Plantaĝeneto iĝis regento kaj lordo-protektanto de Anglio en 1454: Margareta de Anĵuo estis senigata de ĉiu rajto influi ŝtatajn aferojn. Edmund Beaufort (2-a duko de Somerset) iĝis malliberulo en la Turo de Londono.

Militoj de Rozoj redakti

Kristnaskon 1454 Henriko la 6-a resaniĝis. Tamen malkontentaj nobeloj subtenis la dukon de Jorko, kiu pretendis unue la postenon de regento, kaj poste la tronon mem. Sekvis la militoj de rozoj inter la Lankastroj (kiu subtenis Henrikon) kaj la Jorkoj (kiuj subtenis la dukon).

Post pluraj jaroj de militado, en 1461 Henriko la 6-a estis detronigata kaj malliberigata de Eduardo la 4-a. Margareta de Anĵuo daŭre kaj kuraĝe estris la lankastrojn. Tamen en 1465 Henriko denove kaptiĝis kaj estis malliberigata en la Turo de Londono. Ŝajnis ke la Jorkoj venkis.

Resurtroniĝo redakti

Tamen Eduardo la 4-a kverelis kun sia plej potenca subtenanto Rikardo Neville (16-a grafo de Warwick), kiu estis ofte konata kiel la "reĝfaranto". Rikardo Neville iris al Francio kie li alianciĝis al Margareta de Anĵuo. La 30-an de oktobro 1470 ili resurtronigis Henrikon.

Fina malvenko redakti

Tamen Richard Neville deklaris militon kontraŭ Burgundio. Tio instigis la dukon de Burgundio helpi Eduardon la 4-an rehavi la tronon. Eduardo gajnis du decidajn venkojn frue en 1471: Rikardo Neville mortis dum la batalo de Barnet, kaj Eduardo de Westminster dum la batalo de Tewkesbury. Multegaj lankastroj pereis.

Morto redakti

Henriko la 6-a denove kaptiĝis kaj pasis siajn lastajn tagojn en la Turo de Londono, kie li mortis verŝajne la 21-an de majo, murdate de Rikardo (duko de Gloucester) laŭ ordono de Eduardo la 4-a, kiu tiam sekure regis Anglion ĝis sia morto.

Karaktero redakti

Henriko ĝuis reputacion pro pieco. Parte pro mensa malsano, li neniam estis sufiĉe forta por bone regi Anglion, kaj li ege fidis al favorataj nobeloj.

Li interesiĝis pri eduko, kaj fondis la kolegiojn Eton College en 1440 kaj King's College (Kembriĝo) en 1441.

Intereso por lia figuro rezultis en la trilogio de historiaj dramoj de William Shakespeare, kiu portas lian nomon.