Margareta de Anĵuo

Margareta de Anĵuo (n. la 23-an de marto 1430, m. la 25-an de aŭgusto 1482) estis la edzino de Henriko la 6-a (Anglio) kaj estris lankastran militadon dum la militoj de rozoj.

Margareta de Anĵuo
Persona informo
Marguerite d'Anjou
Naskiĝo 23-an de marto 1430 (1430-03-23)
en Pont-à-Mousson
Morto 25-an de aŭgusto 1482 (1482-08-25) (52-jaraĝa)
en Souzay-Champigny
Tombo Angers Cathedral vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj francaangla vd
Ŝtataneco Reĝlando Francio vd
Familio
Dinastio House of Valois-Anjou vd
Patro Renato de Anĵuo vd
Patrino Isabella, Duchess of Lorraine vd
Gefratoj Yolande of Anjou • Isabel of Anjou • Ann of Anjou • John II, Duke of Lorraine • Louis of Anjou, Marquis of Pont-à-Mousson • Nicolas of Anjou • Charles of Anjou • René of Anjou vd
Edz(in)o Henriko la 6-a vd
Infanoj Eduardo de Westminster vd
Profesio
Okupo politikisto • aristokrato • edz(in)o de monarĥo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Naskiĝo kaj familio redakti

Ŝi naskiĝis en Loreno, Francio, kaj estis filino de Renato de Anĵuo, reĝo de Napolo kaj Izabela (dukino de Loreno). Ŝia onklo estis Karlo la 7-a (Francio).

Edziĝo redakti

La 23-an de aprilo 1445, ĉe Titchfield, Hampshire, Anglio, Margareta edziĝis al Henriko la 6-a, reĝo de Anglio. Tiu pretendis la francan tronon, kaj Karlo la 7-a aprobis la geedziĝon kondiĉe ke li ne donos la kutiman doton: anstataŭe, Henriko cedis al li Anĵuon kaj aliajn anglajn posedaĵojn en Francio. Inter la angloj la geedziĝo ege malpopularis.

La 13-an de oktobro 1453 naskiĝis ŝia sola filo, Eduardo de Westminster (princo de Kimrio). Estis onidiroj ke li estis nelegitima, kaj ke lia patro fakte estis grava nobelo kiu subtenis Margaretan, sed Henriko mem certis ke li estis legitima.

Enlandaj militoj redakti

Ekde 1453 Henriko la 6-a suferis pro periodoj de mensa malsano. Rikardo Plantaĝeneto (3-a duko de Jorko), minacis detronigi lin, kvankam komence Margareta ne konsciis kiom gravis la minaco nek kiom tiu malamis ŝin. Fine erupciis la militoj de rozoj, kaj la duko de Jorko malkaŝe militis kontraŭ Henriko kaj Margareta. Ĉe la unua batalo de St Albans Henriko kaptiĝis sed Margareta eskapis kaj kunigis armeon en norda Anglio.

En 1457 franca generalo kiu subtenis Maragareta alteriĝis en Kent kaj disrabis Sandwich. Plimultis onidiroj pri Margareta kaj kalumniaj baladoj pri la reĝino popularis. Malvolonte Margareta devis komisii Rikardon Neville (16-an grafon de Warwick), la plej potenca nobela subtenanto de la duko de Jorko, patroli la anglan marbordon.

De 1459 al 1461 okazis pluaj bataloj, dum kiuj foje armeoj de Margareta venkis, kaj foje ili malvenkis. Estis Margareta, ne ŝia ofte malsana edzo, kiu estris la lankastran militadon. La 29-an de marto 1461 ŝia armeo suferis tre gravan malvenkon dum la batalo de Towton: Eduardo la 4-a proklamiĝis kiel reĝo kaj Henriko detroniĝis. Margareta fuĝis, unue al Kimrio, poste al Skotlando kaj fine al Francio, kie ŝi gajnis la protekton de Ludoviko la 11-a (Francio).

Fine de la 1460-a jardeko, Rikardo Neville kverelis kun Eduardo la 4-a. Ankaŭ li fuĝis al Francio, kie, parte pro la interveno de Ludoviko la 11-a, li alianciĝis al Margareta. Septembron 1470 ili invadis Anglion, kie ili ricevis multe da subteno. Eduardo la 4-a fuĝis al Burgundio kaj Henriko la 6-a resurtroniĝis.

Tamen sekvis du katastrofaj bataloj, ĉe Barnet kaj Tewkesbury (kie mortis Eduardo de Westminster, la filo de Margareta). Margareta kaptiĝis kaj estis malliberigata, unue en Kastelo Wallingford kaj poste en la Turo de Londono. En 1475 Ludoviko la 11-a elaĉetis ŝin pere de la Pikinja traktato, kaj ŝi pasis la ceteron de sia vivo en Francio, kaj mortis en Anĵuo.