Kastelo Wallingford

Kastelo Wallingford estas ruina mezepoka kastelo en Wallingford, Oxfordshire.

Kastelo Wallingford
burgo • concentric castle • arkeologia loko [+]
Koordinatoj51° 36′ 12″ N, 1° 7′ 18″ U (mapo)51.6032-1.12172Koordinatoj: 51° 36′ 12″ N, 1° 7′ 18″ U (mapo)

Estiĝo1067

Kastelo Wallingford (Britio)
Kastelo Wallingford (Britio)
DEC
Kastelo Wallingford
Kastelo Wallingford

Map
Kastelo Wallingford
Vikimedia Komunejo:  Wallingford Castle [+]
vdr
Kastelo Wallingford

La kastelo konstruiĝis dum la regado de Vilhelmo la konkerinto. Dum la longa enlanda milito de la regado de Stefano ĝi estis posedata de subtenanto de Matilda kaj multfoje atakata de armeoj de Stefano. Ĝi estis plifortigata de Reĝo Johano.

Miles Crispin, frua posedanto de la kastelo, estigis lernejon tie por ĥorknaboj. De la 11-a al la 17-a jarcentoj multaj gravuloj estis malliberigataj en la kastelo. Inter ili estis la estonta Eduardo la 1-a (Anglio) kaj Margareta de Anĵuo.

Dum la 16-a jarcento la kastelo iomete kadukiĝis, sed dum la angla enlanda milito ĝi estis plifortigata de subtenantoj de Karlo la 1-a. Ĝi estis la lasta kastelo kiu kapitulacis al parlamenta armeo en 1646. Oliver Cromwell komandis ĝian malkonstruon en 1652.

En 1837 sur la loko konstruiĝis gotikstila domego, kiu malkonstruiĝis en 1972.

La kastelaj ruinoj viziteblas.