Oliver Cromwell

angla politikisto

Oliver CROMWELL (naskiĝis la 25-an de aprilo, 1599, mortis la 3-an de septembro, 1658) estis angla politikisto, puritanisto kaj militista gvidanto de la angla enlanda milito. Post la fino de la enlanda monarkio en 1649, kiam deklariĝis respubliko de la nomo Komunumo de Anglio, li plu estis grava politikisto kaj ekde la 16-a de decembro 1653 ĝis la morto iĝis sola reganto (laŭ la titolo Lordo-Protektanto) de Anglio (kun Kimrio), Skotlando kaj Irlando.

Oliver Cromwell
Persona informo
Oliver Cromwell
Naskiĝo 25-an de aprilo 1599 (1599-04-25)
en Huntingdon, Huntingdonshire,  Reĝlando Anglio
Morto 3-an de septembro 1658 (1658-09-03) (59-jaraĝa)
en Palaco Whitehall,  Komunumo de Anglio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per malario vd
Tombo Abatejo Westminster vd
Religio congregationalist polity vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Reĝlando AnglioKomunumo de AnglioAngla Protektorato vd
Alma mater Kolegio Sidney Sussex vd
Partio Whig vd
Subskribo Oliver Cromwell
Familio
Patro Robert Cromwell vd
Patrino Elizabeth Steward vd
Edz(in)o Elizabeth Cromwell vd
Infanoj Richard Cromwell • Bridget Cromwell • Mary Cromwell, Countess Fauconberg • Elizabeth Claypole • Henry Cromwell • Frances Cromwell • Robert Cromwell • Oliver Cromwell vd
Profesio
Okupo militestro • politikistoterkultivisto • army officer vd
Laborkampo agrikulturo vd
Aktiva dum 1643– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis parlamentano ekde 1628, gvidanto de la movado kontraŭ reĝo Karlo la 1-a. Li sukcesis en 1640 iĝis parlamenta reprezentanto de Kembriĝo, en ambaŭ parlamentoj de tiu jaro. Li apelaciis kontraŭ senjura enprizonigo de John Lilburne kaj apogis gvidantojn de la opozicio, Pym kaj Hampden.

En Britio komenciĝis interna milito en 1642. Cromwell partoprenis en batalo de Edgehill (1642), en 1643 li iĝis kolonelo kaj en 1644 general-leŭtenanto.

Li havis gravan rolon en la batalo de Marston Moore en venko de la parlamentaj trupoj. Lia kontraŭulo, princo Rupert nomumis lin ferripa kaj tiu nomo gluiĝis al liaj taĉcmentoj. Li apogis en 1648–49 juĝproceson kaj ekzekuton de la reĝo kaj deklaris la reĝmurdon volo de Dio.

Li transprenis la potencon laŭ la Instrument of Government - la sola skribita angla konstitucio - en 1653 kaj iĝis ŝtatgvidanto kiel Lordo-Protektanto. Li translokiĝis en la reĝan palacon. Kvankam la samepokanoj vidis lin senkrona reĝo, kaj per la dokumento "Humble Petition and Advice" oni ofertis al li eĉ la kronon, li perdis apogon kaj simpation de la respublikanoj.

Post la restaŭrigo de la brita reĝa dinastio de Stuartoj (1660), oni elfosis lian kadavron kaj "ekzekutis" ĝin.

Vidu ankaŭ redakti

Bildaro redakti