Johano (naskiĝis la 24-an de decembro 1166; mortis la 18-an de oktobro 1216) estis la sola reĝo de Anglio kiu portis tiun nomon. Li estis la plej juna filo de la reĝo Henriko la 2-a. Lia kromnomo Sentera Johano (angle John Lackland) venas de la fakto, ke lia patro ne povis doni al li terojn antaŭ la morto de liaj pli aĝaj fratoj. Laŭlegende li estis malamiko de Robin Hood.

Johano de Anglio
Reĝo de Anglio
Persona informo
John Lackland
Naskiĝo 24-an de decembro 1166 (1166-12-24)
en Beaumont Palace
Morto 19-an de oktobro 1216 (1216-10-19) (49-jaraĝa)
en Newark Castle
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per disenterio vd
Tombo Worcester Cathedral vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Reĝlando Anglio vd
Familio
Dinastio Anĵua dinastio vd
Patro Henriko la 2-a de Anglio vd
Patrino Eleonora de Akvitanio vd
Gefratoj Eleonora de AnglioJohana de AnglioMatilda Plantaĝeneto • Alice of France • Maria de Francio • William IX, Count of Poitiers • Henriko la Juna ReĝoRikardo LeonkoraGotfredo la 2-a • William Longespée, 3-a grafo de Salisbury • Gotfredo de Jorko • Morgano vd
Edz(in)o Isabel, Countess of Gloucester • Izabela de Angulemo • Adela de Warenne vd
Infanoj Henriko la 3-aRikardo • Joan of England • Isabella of England • Eleanor of Leicester • Joan, Lady of Wales • Richard FitzRoy • Oliver fitz Regis • Osbert Gifford • Geoffrey FitzRoy • John FitzJohn • Odo FitzRoy • Ivo (?) • Henry (?) • Richard of Wallingford • Matilda of Barking • Isabella la Blanche • Joan (?) vd
Profesio
Okupo monarko vd
Reganto de Irlando
Dum 1185-1216
Antaŭulo angla kronposedaĵo
(Henriko la 3-a)
Sekvanto Henriko la 3-a
Reĝo de Anglio
Dum 1199-1216
Antaŭulo Rikardo la 1-a
Sekvanto Henriko la 3-a
Duko de Akvitanio
Dum 1199-1216
Antaŭulo Rikardo la 1-a
Sekvanto Henriko la 3-a
Grafo de Poitou
Dum 1199-1216
Antaŭulo Rikardo la 1-a
Sekvanto Henriko la 3-a
Duko de Normandio
Dum 1199-1204
Antaŭulo Rikardo la 1-a
Sekvanto franca kronposedaĵo
(Filipo la 2-a)
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Frua vivo redakti

 
Johano de Anglio el (Historia Anglorum, (1250-1259))

Li estis la plej juna el la kvin filoj de Henriko la 2-a (Anglio) kaj Eleonora de Akvitanio. Li estis la favorata filo de Henriko.

Kiel infano, li estis fiancigata al Alys, filino de Umberto la 3-a (Savojo). Ĉar li estis la plej juna filo de la angla reĝo, oni kredis ke li ne heredos multajn bienojn, kaj esperis ke pro la geedziĝo li heredus Savojon. Alys vojaĝis al Anglio sed mortis antaŭ la geedziĝo.

Johano kaj siaj fratoj kverelis kaj ribelis kontraŭ sia patro. Tio ege malĝojigis la lastajn jarojn de Henriko. En 1185 Johano ekregis Irlandon sed la popolo malamegis lin kaj post nur ok monatoj li eliris de tiu lando.

En 1189 Johano edziĝis al la filino kaj heredontino de William Fitz Robert, 2-a Grafo de Gloucester. Tamen ŝi ne naskis infanojn kaj Johano aranĝis la nuligon de la geedziĝo pro kunsangeco.

La saman jaron Henriko mortis, kaj sekvis Rikardo la 1-a (Anglio), pli aĝa frato de Johano. Dum ties foresto por krucmiliti (1190-1194), Vilhelmo Longchamp, episkopo de Ely, regis Anglion. Johano klopodis renversi lin. Li estis pli populara ol Vilhelmo Longchamp kaj en oktobro 1191 la ĉefaj civitanoj de Londono enkarcerigis Longchamp en la Turo de Londono. Revene de la krucmilito Rikardo la 1-a estis kaptata de Leopoldo la 5-a (Aŭstrio) kaj enkarcerigata de Henriko la 6-a (Sankta Romia Imperio). Laŭdire Johano skribis al Henriko, petante ke li detenu Rikardon kiel eble plej longe. Tamen, kiam Rikardo revenis en Anglion en 1194, li pardonis Johanon kaj nomumis lin sia heredonto. Post kiam Rikardo mortis en 1199, Johano kroniĝis.

Konflikto en Francio redakti

Tamen iuj konsideris Arturon, la nevon de Johano, la rajta reĝo de Anglio, kaj unue Filipo la 2-a (Francio) subtenis lian pretendon. Post mallonga milito, en 1200 estis akordo inter Johano kaj Filipo, kiu agnoskis Johanon la rajta reĝo de Anglio kaj Duko de Normandio.

La sekva paco estis efemera. La baronoj de Poitou faris plendojn pri Johano al Filipo. Aldone, en aŭgusto 1200 Johano edziĝis al Izabela de Angoulême malgraŭ ke ŝi estis fianĉiĝinta al Hugo, Grafo de Lusignan, kiu petis la helpon de Filipo. Filipo alvokis Johanon al sia kortego por respondi al la akuzoj. Kiam Johano rifuzis alveni, Filipo deklaris ke Johano punperdis ĉiujn siajn posedaĵojn en Francio krom Gaskonio, kaj invadis Normandion. Filipo formale donis al Arturo, la nevo de Johano, la francajn posedaĵojn de Johano krom Normandio kaj Gaskonio, kaj fiancigis lin al sia filino Maria.

Responde al tio, Johano estigis pli fortan anglan mararmeon, konstruigis pli fortajn ŝipojn kaj fondis daŭran admiralitaton por plifaciligi la veturadon de soldatoj al Normandio. Ankaŭ por certigi pacon inter Anglio kaj Kimrio li aranĝis la geedziĝon de sia nelegitima filino Johanino al Llywelyn la Granda.

Arturo malsukcese penis forkapti sian avinon Eleonoro de Akvitanio sed venkiĝis de armeo de Johano kaj estis enkarcerigata ĉe Falaise kaj poste Rouen. Pri la sorto de Arturo oni ne certas: estis diversaj onidiroj. Verŝajne li estis mortigata. Ankaŭ kaptata estis Eleonoro (konata kiel la bela knabino de Bretonio), la fratino de Arturo. Ŝin Johano sendis al Anglio, kie ŝi enkarceriĝis ĝis sia morto en la kastelo de Corfe, Dorset en 1241: eĉ kiam Henriko la 3-a (Anglio) heredis la anglan tronon, ŝi havis tro fortan eblan rajton al la reĝlando.

En 1203 Johano liberigis Bordeaux de la ĉefa imposto rilate eksportaĵojn kontraŭ subteno de sia milito kontraŭ la franca reĝo. Li faris la saman por La Rochelle kaj Poitou. Bordeaux ekakiris liberan merkaton en Anglio por franca vino - tio kio iĝis grava komerco.

Malgraŭ sia militado, Johano fine perdis Normandion en 1204.

Konflikto kun la Papo redakti

En 1205 mortis Huberto Walter, ĉefepiskopo de Canterbury. Sekvis granda malakordo inter Johano kaj la elekta kolegio de Canterbury pri kiu iĝus la nova ĉefepiskopo. Ambaŭ apelaciis al la papo. Tiu reĵetis la du kandidatojn kaj nomumis Stefanon Langton, sed, subtenataj de Johano kaj multaj nobeloj, multaj anglaj episkopoj rifuzis akcepti Langton. Johano forĵetis la kolegion de Canterbury en 1207, kaj la papo interdiktis Anglion. Johan forprenis bienojn de la eklezio, asertante ke ekleziuloj ne faris siajn leĝajn feŭdajn devojn. En 1209 la papo permesis mesojn malantaŭ fermitaj pordoj, kaj en 1212 li aldone permesis finajn ritojn por mortantoj. En novembro 1209 Johano mem ekskomunikiĝis. Fine en majo 1213 estis akordo: la eklezio donis al Johano feŭdan devon de mil markoj kaj la reĝo cedis la regnon formale al Dio kaj la sanktuloj. Per tiu akordo Johano akiris la subtenon de la papo en sia konflikto kun anglaj nobeloj.

Konflikto kun anglaj nobeloj redakti

Daŭris militado en Francio. Tamen la 27-an de julio 1214 la francoj decide venkis Johanon dum la Batalo de Bouvines. Johano fine perdis la plejparton de siaj francaj posedaĵoj. La anglaj nobeloj koleriĝis kaj ribelis. La 15-an de junio 1215 ili devigis Johanon subskribi la Magna Carta, kiu certigis la rajtojn kaj privilegiojn de la urboj, laikaj kaj ekleziaj vasaloj (antaŭaĵo de la angla parlamentismo). Tamen, ĉar Johano subskribis kontraŭvole, subtenate de la papo li malatentis la akordon. Rezultis plua batalado inter la reĝo kaj la nobeloj, kiuj invitis la francojn invadi Anglion.

Morto redakti

Johano retretis al the Wash. La reĝaj juveloj kaj trezoro sekvis lin, sed per pli rekta vojo trans the Wash, kaj perdiĝis pro la envenanta tajdo. Johano mem pluiris al Lincolnshire kaj Nottinghamshire. Li malsanis pro disinterio kaj la 18-an (aŭ 19-an) de oktobro 1216 mortis en la kastelo de Newark-on-Trent. Tre baldaŭ estiĝis onidiroj ke li estis venenita per elo aŭ fruktoj. Li entombiĝis en la kastelo de Worcester. Lia naŭjara filo Henriko la 3-a (Anglio) tuj heredis la anglan tronon.

Johano en literaturo redakti

William Shakespeare verkis teatraĵon Reĝo Johano.

Johano ludas gravan rolon en la romano Ivanhoe de Kavaliro Walter Scott.

Infanoj redakti

Johano kaj lia dua edzino Izabela de Angoulême havis kvin infanojn:

Johano havis ankaŭ multajn nelegitimajn infanojn.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti