Unua batalo de St Albans

La unua batalo de St Albans (la 22-an de majo 1455) estis la unua batalo de la militoj de rozoj, angla enlanda milito ĉefe inter la jorkaj kaj lankastraj dinastioj.

La batalo okazis ĉe St Albans, urbo 35 kilometrojn norde de Londono. Lankastra armeo de 2,500 batalistoj sub Edmund Beaufort (2-a duko de Somerset), kune kun Henriko la 6-a, atingis la urbon kaj prenis defendajn poziciojn. 3,000-vira jorka armeo sub Rikardo Plantaĝeneto (3-a duko de Jorko) kaj Rikardo Neville (16-a grafo de Warwick) haltis oriente de St Albans. Plurajn horojn heroldoj iris inter la generaloj por esplori ĉu eblis estigi pacakordon. Fine la jorkaj generaloj senpacienciĝis kaj atakis. Komence ili ne sukcesis trarompi la barikadojn, kaj perdis multajn batalistojn. Tiam Rikardo Neville kondukis armean rezervistaron tra negarditaj ĝardenoj kaj vojetoj kaj ilia alveno surprizis la lankastrojn, kiuj estis ripozintaj kaj babilintaj en la bazarplaco. La lankastroj kuris el la placo, kaj la duko de Somerset mortis. Rikardo Neville komandis siajn pafistojn ataki la reĝajn korpogardistojn. Henriko la 6-a kaj Humphrey Stafford (1-a duko de Buckingham) vundiĝis. Henriko kaptiĝis (laŭdire li sidis en sia tendo kaj suferis pro mensa malsano). Timante atakon de malantaŭe, la lankastroj tute fuĝis el la urbo: dum la forkuro mortis pluraj gravuloj, inter kiuj Henry Percy (2-a grafo de Northumberland).

Kvankam la batalo estis relative malgranda afero, ĝi havis gravajn konsekvencojn. La duko de Jorko regajnis sian postenon kiel lordo-protektanto de la regno kaj la lankastroj perdis multe da influo.