Meghan Markle
Rachel Meghan Markle, titolita Meghan, Dukino de Sussex (naskiĝis la 4-an de aŭgusto 1981 en Los-Anĝeleso) estas ano de la brita reĝa familio kaj antaŭa aktorino.
Meghan Markle | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Rachel Meghan Markle |
Naskiĝo | 4-an de aŭgusto 1981 (39-jara) en Canoga Park |
Lingvoj | angla • hispana • franca |
Loĝloko | View Park−Windsor Hills • Toronto • Nottingham Cottage • Frogmore Cottage • Kensington Palace • Los-Anĝeleso |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Immaculate Heart High School • Northwestern University School of Communication |
Subskribo ![]() | |
Familio | |
Patro | Thomas Markle |
Patrino | Doria Ragland |
Edz(in)o | Henry Mountbatten-Windsor • Trevor Engelson |
Amkunulo | Cory Vitiello |
Infano | Archie Mountbatten-Windsor |
Okupo | |
Okupo | aktoro • modelo • televida aktoro • mecenato • aristokrato • filmaktoro • kaligrafo • humanitaristo |
Verkoj | Suits |
TTT | |
Retejo | http://sussexroyal.com/ https://www.royal.uk/duchess-sussex |
Ŝi ludis en diversaj etaj roloj, ĉefe en televidaj serioj. Ŝia plej granda sukceso estis la rolo de „Rachel Zane“ en la televida serio Suits (2011-2018).
Ŝi edziniĝis la 19-an de majo 2018 kun Princo Harry de Kimrio kaj alprenis la titolon "Dukino de Sussex". Ilia filo Archie Mountbatten-Windsor naskiĝis la 6-an de majo 2019.