Karlo la 3-a (Britio)

reĝo de Unuiĝinta Reĝlando kaj de 14 aliaj landoj
(Alidirektita el Princo Karlo)
Disambig.svg Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Karlo la 3-a

Reĝo Karlo la 3-a, angle King Charles III, naskita kiel Charles Philip Arthur George MOUNTBATTEN-WINDSOR[1] (naskiĝis la 14-an de novembro 1948 en Palaco Buckingham, Londono) estas la reĝo de la Unuiĝinta Reĝlando de Britio kaj Nord-Irlando kaj de la 14 aliaj Komunumaj Reĝlandoj.

Karlo la 3-a
Reĝo de la Unuiĝinta Reĝlando
kaj de la aliaj
Komunumaj Reĝlandoj
Charles, Prince of Wales in 2021 (cropped) (3).jpg
Kronado 6-a de majo 2023 (planite)
Royal Coat of Arms of the United Kingdom (Both Realms).svg
Persona informo
Charles III, King of the United Kingdom
Charles III
Naskonomo Prince Charles Philip Arthur George Mountbatten-Windsor
Naskiĝo 14-an de novembro 1948 (1948-11-14) (74-jara)
en Palaco Buckingham
Religio Eklezio de Anglio [#]
Etno Britoj [#]
Lingvoj anglagermana [#]
Loĝloko Clarence House • Palaco de Sankta Jakobo • Highgrove House • Birkhall • Llwynywermod • Palaco Buckingham [#]
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando [#]
Alma mater Aberystwyth University • Trinity College • Royal Air Force College Cranwell • Hill House International Junior School • Cheam School • Gordonstoun • Timbertop • Hill House School • Britannia Royal Naval College [#]
Subskribo Karlo la 3-a (Britio)
Familio
Dinastio Dinastio Windsor [#]
Patro Princo Filipo, Duko de Edinburgo [#]
Patrino Elizabeto la 2-a [#]
Gefratoj Anno Princino Reĝa de Britio • Andreo de Jorko • Eduardo, Duko de Edinburgo [#]
Edz(in)o Camilla de BritioDiana Spencer [#]
Infanoj William Mountbatten-WindsorHenry Mountbatten-Windsor [#]
Parencoj Tom Parker Bowles • Laura Lopes [#]
Profesio
Okupo verkisto • poloisto • entreprenisto • helicopter pilot • verkisto de porinfana literaturo • aristokrato • politikistofilantropo • mediprotektulo • pentristo [#]
Aktiva en Londono [#]
En TTT Oficiala retejo [#]
princo de Kimrio Prince of Wales's feathers Badge.svg
Dum 19582022
Antaŭulo Eduardo la 8-a (ĝis 1936),
poste neniu
Sekvanto William, lia filo
reĝo de Britio kaj Nord-Irlando Flago-de-Britio.svg
Dum 2022nun
Antaŭulo reĝino Elizabeto la 2-a, lia patrino
reĝo de Antigvo-Barbudo
reĝo de Aŭstralio
reĝo de Bahamoj
reĝo de Belizo
reĝo de Grenado
reĝo de Jamajko
reĝo de Kanado
reĝo de Nov-Zelando
reĝo de Papuo-Nov-Gvineo
reĝo de la Salomonoj
reĝo de Sent-Kristofo kaj Neviso
reĝo de Sent-Lucio
reĝo de Sent-Vincento kaj la Grenadinoj
reĝo de Tuvalo
ĉefo de la Komunumo de Nacioj Commonwealth Icon.svg
Dum 2022nun
Antaŭulo reĝino Elizabeto la 2-a, lia patrino
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Karlo estas la plej maljuna filo de la reĝino Elizabeto la 2-a kaj Philip Mountbatten, Duko de Edinburgo. Ĝis sia reĝiĝo en 2022 li estis konata kiel "Princo de Kimrio, Duko de Kornvalo, Grafo de Chester, Duko de Rothesay (Skotlando), Grafo de Carrick (Sk.), Barono Renfrew (Sk.), Lordo de la Insuloj, Princo kaj Granda Stevardo de Skotlando".

Kiel tronposteulo de la Unuiĝinta Reĝlando li ricevis tradicie la nomon "Princo de Kimrio", kio fakte signifas iom pli ol simpla princo. Karlo estis la 21-a portanto de la titolo, kiun li ricevis la 26-an de julio 1958, ceremonie nur la 1-an de julio 1969 en kastelo Caernarfon, Kimrio. Laŭregule oni alparolis lin kiel His Royal Highness The Prince of Wales ("Lia Princa Moŝto, La Princo de Kimrio"); en Skotlando kiel His Royal Highness The Prince Charles, Duke of Rothesay ("Lia Princa Moŝto La Princo Karlo, Duko de Rothesay")

Li edziĝis kun Lady Diana Spencer kaj havas du filojn: princoj William (* 1982) kaj Harry (* 1984). Li edziĝis la 9-an de aprilo en 2005 al Camilla Parker Bowles.

En 1989 li publikigis la libron A Vision Of Britain ("Vizio pri Britio").

Reĝo Karlo posedas produktofirmaon de keksoj ("Duchy Originals"), kies profiton li donacas por bonfaraj celoj.

Post la morto de sia patrino, reĝino Elizabeto la 2-a, la 8-an de septembro 2022, li iĝis la reĝo de Unuiĝinta Reĝlando kaj de 14 aliaj landoj.

ReferencojRedakti

  1. Reĝo Karlo kutime ne uzas familian nomon. En maloftaj kazoj kie familia nomo necesas, ĝi estas Mountbatten-Windsor. Retejo de la brita reĝa familio, arkivita

Eksteraj ligilojRedakti