Palaco Buckingham
Palaco Buckingham estas la oficiala Londona sidejo de la brita monarko.
Palaco Buckingham | |||||
---|---|---|---|---|---|
Buckingham Palace | |||||
reĝa palaco artkolekto vidindaĵo dommuzeo country house (en) | |||||
Bazaj datoj | |||||
Konstrustilo | novklasika arkitekturo • georga arkitekturo vd | ||||
Arkitekto | William Winde • John Nash vd | ||||
Estiĝo | 1829 | ||||
Malfermo | 1849 | ||||
Areo | 20 m² | ||||
Lando | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Situo | Civito de Vestminstro | ||||
Adreso | London SW1A 1AA | ||||
Poŝtkodo | SW1A 1AA | ||||
Situo | |||||
Geografia situo | 51° 30′ 4″ N, 0° 8′ 31″ U (mapo)51.501-0.142Koordinatoj: 51° 30′ 4″ N, 0° 8′ 31″ U (mapo) | ||||
| |||||
Posedata de | Dinastio Windsor vd | ||||
| |||||
Retejo | https://www.royal.uk/royal-residences-buckingham-palace | ||||
Origine konstruita por la Duko de Buckingham en 1703. La Reĝo Georgo la 3-a aĉetis la palacon en 1772 por la reĝa familio.
Ekster la ĉefpordejo staras statuo de la Reĝino Viktorino (1819 – 1901), reĝino inter 1837 kaj 1901 .
La nomo de la strato kiu kondukas al la palaco estas The Mall [de mol]. Aŭtoj estas tie malpermesataj dimanĉe.
La palaco estas grava loko por ŝtatceremonioj kaj tie oni povas vidi la mondfaman ceremonion “ŝanĝado de la gvardioj”.
Membroj de la publiko nun rajtas viziti certajn ĉambrojn en la palaco.