La Muzeo de Monmouth (angle Monmouth Museum), ankaŭ konata kiel Muzeo Nelson kaj Loka Historia Centro (angle The Nelson Museum and Local History Centre),[1] estas muzeo en Monmouth, Monmouthshire, sud-orienta Kimrio. Ĝi eksponas kolekton de objektoj asociitaj al Admiralo Horatio Nelson. La muzeo estas lokita en la malnova Market Hall en la urbocentro de Monmouth, proksime de Rivero Monnow, Kastelo de Monmouth kaj Agincourt Square.

Muzeo de Monmouth
milita muzeo • loka muzeo
Lando Britio
Regiono Kimrio
Situo Monmouth
Urbo Monmouth
Adreso New Market Hall, Priory Street, Monmouth, Monmouthshire (Sir Fynwy) NP25 3XA Wales
Poŝtkodo NP5 3XA
Estiĝo 1924
Koordinatoj 51° 48′ 47″ N, 2° 42′ 56″ U (mapo)51.8131-2.7156Koordinatoj: 51° 48′ 47″ N, 2° 42′ 56″ U (mapo)

Geografia lokigo sur la mapo : Britio

Muzeo de Monmouth (Britio)
Muzeo de Monmouth (Britio)
DEC
Map
Muzeo de Monmouth
Kolektoj Admiralo Horatio Nelson
Retpaĝo Oficiala retejo
vdr

Historio redakti

La kolekto Nelson estis donacita al la urbo de Monmouth fare de Damo Georgina Llangattock, vidvino de loka bienulo kaj bonfaranto de la urbo, John Rolls, 1-a Barono Llangattock kaj patrino de Charles Rolls, kiu amasigis la kolekton de memoraĵoj de Nelson dum la malfrua 19-a kaj frua 20-a jarcentoj. La kolekto inkluzivas la spadojn de mar-oficiroj de Nelson (kaj tiujn de la kapitulacintaj franca kaj hispana mararmeaj komandantoj en Trafalgar), leterojn de Nelson ambaŭ al sia edzino kaj al Lady Hamilton kaj plurajn aĵojn rememorigantaj la venkojn de Nelson, lian karieron en Royal Navy kaj lian viziton, kun Hamilton-oj, al urbo Monmouth, The Kymin kaj Sud-Kimrio. Ankaŭ eksponataj estas memoriga tabla arĝentaĵo, presaĵoj, pentraĵoj, glasoj, potoj kaj modeloj de la Batalo apud Trafalgar. Inter la objektoj el la vizito de Nelson troviĝas la tablo uzata kiam li manĝis en la Ronda Domo de The Kymin.[2]

La kolekto ankaŭ enhavas kelkajn falsaĵojn de Nelson, inkluzive vitran okulon pretendita esti lia, kvankam li perdis la vidon, ne la okulglobon mem; temas pri modelo por instrui ĥirurgion. La muzeo ankaŭ konservas aĵojn rilatajn al la historio de la urbo Monmouth kaj al arĥeologio, kaj arĥivon rilatan al Charles Rolls kaj lia familio. Unu notinda ekzemplo de ĉi tio estas la sola konata ekzemplero de originala Ĉapo de Monmouth, datiĝanta de la 16-a jarcento.

 
Keith Kissack kun Karlo, princo de Kimrujo en Muzeo de Monmouth, 1975
 
La sola konata ekzemplero de originala Ĉapo de Monmouth, datiĝanta el la 16-a jarcento, eksponita en la muzeo

La muzeo malfermiĝis en 1924, en la gimnastikejo sur Glendower Street kiun la familio Llangattock donacis por marki la plenaĝiĝon de John Maclean Rolls en 1891.[3] Ĝi translokiĝis al sia nuna loko en 1969 post kiam la Market Hall estis plene remeblita kaj redezajnita. La tuta centra parto de la konstruaĵo de Market Hall estis detruita de incendio en 1963.[4]

 

 
Incendio de Market Hall, 1963


Bildoj de la muzea kolekto redakti

Nekategoriitaj redakti

Church Street, Monmouth redakti

Preĝejoj redakti

Drybridge Street, Monmouth redakti

Inundoj de Monmouth redakti

Ponto Monnow redakti

Monnow Street redakti

Priory Street redakti

Rolls Hall redakti

Shire Hall, Monmouth redakti

Bildoj fare de W.A Call redakti

Referencoj redakti

  1. Monmouth Town Guide.[rompita ligilo]
  2. Jones, Barbara. (1974) Follies & Grottoes. Constable & Co, p. 414. ISBN 0094593507.
  3. Helme, Andrew, "Nelson Museum", July 2009, paĝo 6.
  4. Gathering the Jewels: The New Market Hall fire, Monmouth, 1963[rompita ligilo]

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti