Charles Stewart Rolls (naskiĝis la 27-an de aŭgusto 1877 en Londono; mortis la 12-an de julio 1910 en Bournemouth) kune kun Frederick Henry Royce estis la fondinto de la aŭtomobilprodukta firmao Rolls-Royce.

Charles Rolls
Persona informo
Naskiĝo 27-an de aŭgusto 1877 (1877-08-27)
en Berkeley Square
Morto 12-an de julio 1910 (1910-07-12) (32-jaraĝa)
en Bournemouth
Mortokialo aviadila akcidento
Tombo Llangattock-Vibon-Avel
Lingvoj angla
Loĝloko The Hendre • Londono
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Alma mater Eton CollegeTrinity College
Familio
Patro John Rolls, 1st Baron Llangattock
Patrino Georgiana Rolls, Baroness Llangattock
Edz(in)o
Okupo
Okupo entreprenisto • inĝenierobiciklisto • balonisto • car designer • piloto
vdr
bronza busto de Charles Rolls en la Industria muzeo de Derby

C. S. Rolls en Londono naskiĝis kiel filo de John Rolls, 1-a Barono Llangattock. Li studis en la kolegioj Eton College kaj Trinity College en Kembriĝo kaj ekde la junaĝo interesiĝis pri motoroj. En 1904 li decidis kune kun Frederick Henry Royce fondi la aŭtomobilproduktan firmaon Rolls-Royce. Rolls respondecis pri la entreprena aspekto de la firmao, kaj Royce pri la teknika.

Charles Rolls estis pioniro de aviado, kaj estis la dua persono kiu en Britio ricevis aviadan licencon. Kiel unua homo li en 1910 dufoje en aviadilo supervojis la Manikan Markolon. Samjare li mortis en aviada akcidento super la urbo Bournemouth, kiam forrompiĝis la malantaŭa parto de la aviadilo konstruita de la fratoj Wright. Li estis la unua brito kiu mortis en aviada akcidento, sed tutmonde ekde la unua mortiga aviada averio estis la deka aviade mortinta piloto.