Sir Frederick Henry Royce (naskiĝis la 27-an de marto 1863 en Alwalton, Peterborough; mortis la 22-an de aprilo 1933) estis pioniro de aŭtomobila produktado. Kune kun Charles Stewart Rolls li estis la fondinto de la aŭtomobilprodukta firmao Rolls-Royce.

Henry Royce
Persona informo
Naskiĝo 27-an de marto 1863 (1863-03-27)
en Huntingdonshire
Morto 22-an de aprilo 1933 (1933-04-22) (70-jaraĝa)
en West Wittering
Tombo Cambridgeshire
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Okupo
Okupo entreprenisto • inventisto • car designer • inĝeniero
vdr
statuo de Henry Royce antaŭ la sidejo de la firmao Rolls-Royce en Derby

Royce naskiĝis kiel kvina infano de siaj gepatroj. La patro estis muelisto. En 1867 divorciĝis la gepatroj, kaj la patro kun la du plej junaj filoj, inter ili Henry, translokiĝis al Londono kaj jam mortis en 1872, kiam Henry estis naŭ-jara. Henry sekve devis labori kiel gazeta vendisto kaj telegrafa mesaĝisto. En aĝo de 14 jaroj li eklaboris kiel metilernanto en la lokomotivoprodukta firmao de la fervoja entrepreno Great Northern Railway en Peterborough. Pli poste li laboris en firmaoj en Leeds kaj Londono, kaj en 1884 per bankrotiĝo de la lasta firmao senlaboriĝas.

Kun la elektroinĝeniero Ernest Claremont li en Manĉestro fondas firmaon kiu produktas dompordajn sonorilojn, ampolingojn, dinamojn kaj elektromotorojn. La firmao eksukcesas kiam ĝi ekuzas elektromotorojn anstataŭ vapormaŝinojn por konstruejaj gruoj. Ekde la jaro 1894 konstruiĝis potencaj grupoj por konstruado de pontoj, kaj la firmao iĝas akcia kompanio. Tiutempe Henry Royce jam severe malsanas. La kuracisto rekomendas al li ekskursi al la kamparo, por spiri bonan aeron, kaj Royce tiukaze aĉetas veturilojn unue de la firmao De Dion-Bouton kaj poste Decauville, kiuj ambaŭ ne kontentigas lin. Rezulte li konstruas propran aŭton, kiun vidas Charles Royce kaj kune ili en 1904 fondas la aŭtomobilproduktan firmaon Rolls-Royce.

Dum Charles Rolls jam mortas en 1910 en aviada akcidento, Henry Royce ĝis sia morto en 1933 gvidas la firmaon.

Eksteraj ligiloj redakti