Michelangelo Grigoletti

Michelangelo GRIGOLETTI [mikelAnĝelo grigolEti] naskiĝis l 29-an de aŭgusto 1801 en Rorai Grande di Pordenone kaj mortis la 11-an de februaro 1870 en Venecio. Li estis itala pentristo.

Michelangelo Grigoletti
Persona informo
Naskiĝo 29-an de aŭgusto 1801 (1801-08-29)
en Pordenono
Morto 11-an de februaro 1870 (1870-02-11) (68-jaraĝa)
en Venecio
Lingvoj itala
Ŝtataneco Reĝlando Italio
Alma mater Accademia di Belle Arti di Venezia
Okupo
Okupo pentristo • universitata instruisto
vdr

Grigoletti studis arton ĉe la arta akademio de Venecio sub Teodoro Matteini. Lia debuta verko estis "Jupitero karesanta Kupidonon", en novklasikeca stilo. En 1839 li iĝis profesoro de la akademio. Inter liaj disĉiploj estis Giacomo Favretto, Tranquillo Cremona kaj Federico Zandomeneghi.

Konata verko lia estas la altarbildo de la baziliko de Esztergom, kiu montras la ĉieliron de Sankta Maria kaj estis farita laŭ samtema verko de Ticiano, sed multe pli granda.

La arta kolekto de Grigoletti nun konsistigas artan muzeon en lia naskiĝurbo Pordenone. Gimnazio en la urbo portas lian nomon.

Verkoj redakti

  • Giove che accarezza Cupido (Jupitero karesanta Kupidonon, 1824)
  • Paolo e Francesca (Paŭlo kaj Franciska, 1840)
  • L'ultimo colloquio del Doge Francesco Foscari col figlio Jacopo (la lasta interparolo de doĝo Francesco Fogari kun sia filo Jacopo), farita por Ferdinando la 1-a

Eksteraj ligiloj redakti