Mary Quant

angla modisto

Barbara Mary QUANT (naskiĝis la 11-an de februaro 1930[1], mortis la 13-an de aprilo 2023[2]) estis brita modfasonistino.[3] En 1963, ŝi gajnis la Sunday Times International Fashion premion, kaj elektiĝis kiel Virino de la jaro.[4]

Mary Quant
Persona informo
Naskonomo Barbara Mary Quant
Naskiĝo 11-an de februaro 1930 (1930-02-11)
en Blackheath,  Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Morto 13-an de aprilo 2023 (2023-04-13) (93-jaraĝa)
en Farley Green,  Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Blackheath High School • Goldsmiths, University of London
Familio
Patro Jack Quant
Edz(in)o Alexander Plunket Greene
Infano Orlando Plunket Greene
Okupo
Okupo mododezajnisto
TTT
Retejo http://www.maryquant.co.uk/
vdr
Mary Quant vesto en la V&A muzeo
Mary Quant montras siajn somerbotojn en Utreĥto en 1969
Ĵerseja minivesto de Mary Quant, malfruaj 1960-aj jaroj

Quant estas fama kiel fasonistino kiu inventis la minirobon kaj ŝorton (hot pants). Ŝi ankaŭ instrumentis en la mod-fasona movado, kaj konatiĝis pro la uzado de pop art en fasono.

Ŝi naskiĝis el kimraj gepatroj en Blackheath Londono, Quant vizitis la Blackheath Mezlernejon, kaj studis ilustradon je la Goldsmiths Kolegio. Ŝia unua posteno estis kiel ĉapelfaristino.

Kariero redakti

En novembro 1955, ŝi aperis kun sia edzo, Alexander Plunket Greene, kaj la antaŭa advokato, Archie McNair, por solene malfermi vestvendejon je la Kings Road en Chelsea nomata Bazaar. La plej bonaj vendataĵoj estis blankaj plastaj kolumoj por pliklarigi nigrajn vestojn aŭ T-ĉemizojn. Nigraj streĉaj ŝtrumpoj ankaŭ estis popularaj.

Minijupo redakti

 
Velura minijupo, ne de Quant
 
Mini plumjupo ne de Quant, sed montras la ideon.
© Glenn Francis, www.PacificProDigital.com

Jupoj pli kaj pli mallongiĝis ekde proksimume 1958 – disvolviĝo de kio Mary Quant pensis ke ĝi estas praktika kaj liberiga, ebligante al virinoj por kuratingi la aŭtobuson. La minijupo, pro kio ŝi pleje famiĝis, fariĝis unu el la difinaj fasonoj el la 1960-aj jaroj.

Referencoj redakti

  1. https://www.biography.com/fashion-designer/mary-quant#synopsis
  2. https://www.bbc.com/news/entertainment-arts-65265531
  3. Mary Quant in Voguepedia. [1] Arkivigite je 2014-07-30 per la retarkivo Wayback Machine
  4. The Woman of the Year is a British Award, founded in 1955; it is now sponsored by Barclays Bank. [2] Arkivigite je 2010-10-15 per la retarkivo Wayback Machine