Mod-movado

junularkulturo en Britio

Mod, el la vorto "modernista",[1] estas subkulturo kiu startis en Londono kaj disvastiĝis tra tuta Granda Britio kaj aliloken, eventuale influante modojn kaj tendencojn en aliaj landoj,[2] kaj tio pluas ankoraŭ nuntempe je pli malgranda skalo. Fokuse al muziko kaj modo, tiu subkulturo havas siajn radikojn en malgranda grupo de stilemaj junuloj de Londono fine de la 1950-aj jaroj kiuj estis termigitaj modernists ĉar ili aŭskultis "modernan" ĵazon.[3] Elementoj de la "mod" subkulturo estas modo (ofte tajlor-faritaj vestoj kaj tipaj helverdaj manteloj); muziko (kiel soulo, ritmenbluso, ska kaj ĉefe ĵazo) kaj motorskoteroj (kutime LambrettaVespa). Meze de la 1960-aj jaroj, tiu subkulturo ekaŭskultis grupojn de power pop-rok kun tendenco al "mod", kiel the Who kaj Small Faces, post la pinto de la Mod-erao. La origina mod-vivmaniero estis asocia kun amfetamino-ĵazo kaj tutnokta dancado ĉe kluboj.[4]

Du mod-uloj de la 1960-aj jaroj sur modifita Lambretta skotero.

Dum la komencaj ĝis la mezaj 1960-aj jaroj, dum mod kreskiĝis kaj disvastiĝis tra tuta UR, kelkaj elementoj de la mod etoso ofte engaĝiĝis en anoncitaj tumultaj kvereloj kontraŭ membroj de la rivala subkulturo: nome la rokistoj.[5] Tiu konflikto inter "mod"-uloj kaj rokistoj kondukis la sociologon Stanley Cohen uzi la terminon "morala paniko" en sia studo pri ambaŭ junularkulturoj,[6] kiu ekzamenis la traktadon fare de la amaskomunikiloj de la tumultoj inter "mod"-uloj kaj rokistoj en la 1960-aj jaroj.[7]

Ĉirkaŭ 1965, la konfliktoj inter"mod"-uloj kaj rokistoj dekadencis dum "mod"-uloj iom post iom alproksimiĝis al poparto kaj al psikedelo. Londono iĝis sinonimo de modo, muziko, kaj popkulturo en tiuj jaroj, periodo ofte referencata kiel "Swinging London". Dum tiu epoko, mod-modoj disvastiĝis al aliaj landoj kaj populariĝis en Usono kaj aliloke — dum mod estis konsiderita malpli kiel izolata subkulturo, sed simbola de la pli granda junularkulturo de la epoko.

Dum mod iĝis pli kosmopolita dum la periodo de "Swinging London", kelkaj mod-uloj el laborista klaso nome "street mods" (stratomoduloj) disiĝis, formante aliajn grupojn kiel eventuale iĝis konataj kiel razkapulojskinheads. Estis mod-revivigo en Unuiĝinta Reĝlando fine de la 1970-aj jaroj, kiu klopodis kopii la "skoteran" periodon de aspektoj kaj stiloj de la komencaj al mezaj 1960-aj jaroj. Ĝi estis sekvita de simila mod-revivigo en Nordameriko en la komencaj 1980-aj jaroj, plej precize en Suda Kalifornio.[8][9]

Notoj redakti

  1. "Mod" estas tre internacia vorto; ne facilas esperantigo al modomodulo kiuj havas signifon en Esperanto.
  2. Grossman, Henry, Terrance Spencer kaj Ernest Saton, Revolution in Men's Clothes: Mod Fashions from Britain are Making a Smash in the U.S., Life https://books.google.com/books?id=IVYEAAAAMBAJ&q=May+13%2C+1966] 13a de Majo 1966, pp. 82–88
  3. . Jeff Noon on The Modernists. BBC (Majo 2003). Arkivita el la originalo je 11 January 2009. Alirita 2008-10-11.
  4. . Mixing the Medicine: The Unintended Consequence of Amphetamine Control on the Northern Soul Scene. Internet Journal of Criminology (2008). Arkivita el la originalo je 13a de Julio 2011. Alirita 2008-10-11. Arkivigite je 2011-07-13 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-13. Alirita 2022-12-14.
  5. Covach, John; Flory, Andrew (2012), "Chapter 4: 1964-1966 The Beatles and the british invasion | XII Other important British blues revival groups | E. The Who", en Covach, John; Flory, Andrew (eld.), What's that sound?: an introduction to rock and its history, New York: Norton, ISBN 9780393912043, "6. The Rockers emulated Marlon Brando's motorcycle gang leader character in "The Wild One" film (a) wore leather clothes; (b) rode motorcycles; and (c) often engaged in brawls with the Mods" Book preview. Arkivita la 22an de Aprilo 2016 en la Wayback Machine.
  6. Cohen, Stanley. (2002) Folk devils and moral panics: the creation of the Mods and Rockers. Abingdon, England: Routledge. ISBN 9780415267120.
  7. British Film Commission (BFC), Film Education, http://www.filmeducation.org/filmlib/BFC.pdf  Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-07-04. Alirita 2022-12-14.
  8. . A rather disjointed narrative of the California mod scene(s) 1980–1983 (2006). Arkivita el la originalo je 20a de Junio 2009. Alirita 2008-10-11. Arkivigite je 2009-06-20 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-06-20. Alirita 2022-12-14.
  9. . SoCal Mods. South Bay Scooter Club (2006). Arkivita el la originalo je 9a de Decembro 2008. Alirita 11a de Oktobro, 2008.

Eksteraj ligiloj redakti