Malfermi la ĉefan menuon
Charles Demuth, I Saw the Figure 5 in Gold 1928, kolekto de la Metropola Muzeo de Arto, Novjorko.

Poparto estas arta skolo, kiu aperis komence de la 1950-aj jaroj en Anglio. Iom poste ĝi prosperis ankaŭ en Usono. Tre ofte estas uzata pro tio la anglalingva nomo "pop art". Tiu nomo rialtas al la uzado de bildoj kaj aĵoj produktitaj de la pop-ola kulturo kaj al la amaskomunikiloj, nome reklamado, kinarto, bildostrioj kaj konsumproduktoj.[1]

EcaroRedakti

Provoke al la klera artisma medio, parte aprobe, parte ironie al la konsumisma socio, poparto eksponas banalajn objektojn. Tiuj povas esti ekzemple aĵoj aĉetitaj en superbazaro, pentritaj grandigoj de bildstriaj figuroj, portretoj de momentaj popularaj famuloj.

Dekomenca celo estis kontraŭi la tiamajn kulturajn elitojn pli interesitajn por la usona abstrakta ekspresionismo, malpretaj akcepti esprimojn el la disvastigita popola kulturo.[1] Tamen foje la poparto uzis elementojn el klasika arto. Ekzemple Andy Warhol uzis bildon de Venuso el Sandro Botticelli.[1] Oni uzis aliajn klasikajn temojn kel ekzemple la ĝenron de aĵ-pentraĵoj, sed manipulante la formojn kaj uzante tro fortajn kolorojn. Alia tekniko estas la ripetado de la objekto, temo heredita de la reklamada industrio, aŭ cirklaj celpafiloj.

La poparto konsideras, ke ju pli da homoj rigardas la artaĵon des pli bone. Tiele oni celas kunigi la etoson de muzeo kaj superbazaro.[1]

Akademiaj mencioj kaj historioRedakti

Frua mencio de la termino "pop" estas de 1958 kiam Lawrence Alloway menciis ĝin en sia eseo The Arts and the Mass Media, sed jam en 1956 Richard Hamilton inkludis eron en "collage" Just what is it that makes today's homes so different, so appealing?. Tio havigis al Hamilton la titolon de pioniro de poparto.[1]

En 1956 Andy Warhol organizis en Manhatano ekspoziciojn de desegnoj el ŝuoj rilatigitaj al famuloj kiel Mae West, Elvis Presley, James Dean kaj Truman Capote. Tio altiris la atenton de la gazeto Time kaj de la MoMA, kiu metis lin en siaj ekspozicioj. El la fako de la bildliteraturo estis la roluloj de Mickey Mouse kaj Donald Duck (eble la plej popularaj) kiuj estis uzitaj de diversaj artistoj.[2]

En 1963 Alex Katz per "Sylvia" konfirmas la uzadon de kinartecaj bildoj, tiuokaze de Lauren Bacall. Samepoke la germana Wolf Vostell uzis la bildon de Liz Taylor kiel Kleopatro.[3] Sed eble estis la figuro de Marilyn Monroe kiu plej estis ripetita de la popartistoj, ekde ties uzado fare de Warhol. Tio kongruis kun la tendenco inkludi erotismon en la artaĵoj, elemento same devena kaj el la reklamada taskaro kaj el la kinarto.

Listo de artistojRedakti

NotojRedakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Ana Andrés, Alejandro Silva, Pop. Mitos del pop, Fundación Colección Thyssen-Bornemisza, Madrid, 2014. p. 5.
  2. Ana Andrés, Alejandro Silva, Pop. Mitos del pop, Fundación Colección Thyssen-Bornemisza, Madrid, 2014. p. 10.
  3. Ana Andrés, Alejandro Silva, Pop. Mitos del pop, Fundación Colección Thyssen-Bornemisza, Madrid, 2014. pp. 16-17.

Eksteraj ligilojRedakti