Wolf Vostell
Wolf VOSTELL (naskita la 14-an de oktobro 1932 en Leverkusen ; mortinta la 3-an de aprilo 1998 en Berlin) estis germana aktiveca artisto, skulptisto kaj grafikisto de la movado Fluxus. Li estas konsiderata unu de la plej gravaj artistoj de la 20-a jarcento.
Wolf Vostell | |
---|---|
Wolf Vostell, 1980 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de oktobro 1932 en Leverkusen |
Morto | 3-an de aprilo 1998 (65-jaraĝa) en Berlino |
Tombo | Civil Cemetery, Madrid |
Lingvoj | germana • angla |
Ŝtataneco | Germanio |
Alma mater | Kunstakademie Düsseldorf • Nacia Altlernejo de Belartoj |
Subskribo | |
Familio | |
Edz(in)o | Mercedes Vostell |
Okupo | |
Okupo | skulptisto • pentristo • videoartisto • ilustristo • fotisto • televida produktoro • ludartisto • instalada artisto • kinisto |
Verkoj | Ruhender Verkehr |
Ekde la 1970-aj jaroj li almenaŭ parte setlis en Ekstremaduro, Hispanio, kie li muntis tute alternativan artan spacon kie poste oni kreis la Muzeon Vostell de Malpartida de Cáceres.