Malpartida de Cáceres
Malpartida de Cáceres estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.
Malpartida de Cáceres | |||
---|---|---|---|
| |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Ekstremaduro | ||
Provinco | Cáceres | ||
Poŝtkodo | 10910 [+] | ||
Retpaĝaro | malpartidadecaceres.es | ||
Politiko | |||
Urbestro | Víctor del Moral | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 4 461 (2008) | ||
Loĝdenso | 120 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 27′ N, 6° 30′ U (mapo)39.445575-6.5058549Koordinatoj: 39° 27′ N, 6° 30′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 371 m [+] | ||
Areo | 33,73 km² | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
La loĝantoj nomiĝas malpartideños. La censita populacio en 2008 estis de 4.461 loĝantoj.
Situo Redakti
Malpartida de Cáceres estas situa en la centra parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto Llanos de Cáceres, je altitudo de 371 m; je nur 11 km de Cáceres, provinca ĉefurbo (al kiu ĝi funkcias kiel kvartalo aŭ dormurbo) kaj je 71 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 33,73 km². Ĝi situas je la koordenatoj:
- Latitudo: 39º 24’ 25’’ – 39º 28’ 30’’ N
- Longitudo: 2º 26’ 10’’ - 2º 51’ 30’’ Ok
Historio Redakti
Estis setlejoj en la epokoj prahoma, antaŭromia, romia, islama kaj mezepoka. La fondo kiel vilaĝo eble datiĝas de la 13a jarcento post la Reconquista de Cáceres. En la 16a jarcento okazis la etendo de la kerno, kiel urba disvolvado de stratoj ampleksaj kaj rektaj kun forma triangula, formata de blankaj domoj. En 1833 Malpartida sendependiĝas de Cáceres.
Kiam oni konstruis la fervojon en la 19a jarcento, la stacion por Arroyo de la Luz kaj Malpartida de Cáceres oni konstruis en intermeza punkto en loko apartenanta al municipo de Cáceres. Ĉirkaŭ tiu stacio aperis la domaron de Estación Arroyo-Malpartida, kiu enhavis ĝis 1000 loĝantoj kaj aktuale, post la fermo de la stacio, estas preskaŭ senhoma.
Vidindaĵoj Redakti
- Popola arkitekturo de blankaj domoj kun grandaj kamenoj.
- Ermitejoj:
- Multaj palacoj kaj blazonaj domegoj de riĉaj kaj nobelaj familioj.
- La Muzeo Vostell Malpartida en la proksimeco. Pri moderna arto.
- La Muzeo Narbón. Pri la pentristo Juan José Narbón.
- La Lanlavejo. Konstruita en la 18a jarcento ĉe la laguno Barrueco de Abajo. Grava montro de industria arkitekturo. La lavado de lano gravis por Malpartida dum la 19a jarcento. Laboris tie pli da cento da laboristoj, kiuj fortondis la ŝafojn, lavis ties lanon kaj sendis ĝin por la tekstila industrio de Portugalio kaj la Nordo de Eŭropo. Nuntempe gastigas la muzeon de moderna arto Vostell-Malpartida.
- Natura loko Los Barruecos ĉirkaŭ laguno ĉe la Lanlavejo kaj la Muzeo. En la laguno estas fiŝoj kaj emidoj. Sur rokegoj de granitoj nestumas multaj paroj de blanka cikonio, malkutime ĉe ili, kiuj plej ofte nestumas sur altaj konstruaĵoj aŭ sur arboj. Arkeologia kuŝejo.
Ekonomio Redakti
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj konstruado lastatempe. Turismo ĉefe danke al proksimeco de Cáceres.
Eksteraj ligiloj Redakti
- Informaro de Malpartida Arkivigite je 2007-05-19 per la retarkivo Wayback Machine
- Virtuala promenado tra Barruecos
- Tempo en Malpartida
- Fotoj en Malpartida de Cáceres Arkivigite je 2009-10-11 per la retarkivo Wayback Machine