Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Kalveco.

Razkapulojhaŭtkapuloj (angle skinheads, prononco [skinHED], el la du vortoj -skin (haŭto)- kaj -head (kapo)-) estas membroj de subkulturo, kiu estas karakterizata per ĝishaŭte razita kapo kaj praktikas specifan vivstilon. Kutime temas pri junaj homoj.

Germana razkapulo

Ili inklinas al perforto, rasismo kaj faŝismo, portas ledjakon, altajn botojn, ofte estas armitaj per ponardoj. Iliaj muzikbandoj kantas rasismajn kantojn, pro kio ili ofte konfliktas kun polico. Kiel siajn malamikojn ili konsideras enmigrintojn, hipiojn, punkulojn kaj anarkiistojn.

Surloke ili povas iĝi grava problemo kontraŭ socia paco ĉefe en kelkaj orienteŭropaj landoj inklude la ŝtatojn de Germanio kiuj formis parton de la GDR. Tamen ilia deveno estas en Britio (kion pruvas la plej disvastigata anglalingva nomigo) kie ili havis praulajn formojn en aliaj junaj vivstiloj.

Estas diversaj branĉoj de tiu movado kiuj tute male al la ĝenerala dekstrula trunko sentas sin membroj de maldekstrularo kiaj estas ekzemple SHARP (angle: Skinheads Against Racial Prejudice, esperante: Skinheadaro kontraŭ raciaj antaŭjuĝoj).

Vidu ankaŭ redakti