Muzeo Viktoria kaj Alberto
La Muzeo Viktoria kaj Alberto (simbolo V&A), fondata en la jaro 1852 sub la nomo South Kensington Museum, troviĝas en South Kensington, parto de okcidenta Londono. Ĝi loĝigas la plej grandan kolekton da artmetio kaj fasonaĵoj en la mondo.
Muzeo Viktoria kaj Alberto | |||||
---|---|---|---|---|---|
muzeo theatre museum (en) nacia muzeo arta muzeo muzeo pri fasono konstruaĵo | |||||
Lando | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Situo | Kensington kaj Chelsea | ||||
Adreso | Cromwell Gardens | ||||
Situanta sur | Cromwell Gardens | ||||
Arkitekto(j) | Aston Webb vd | ||||
Estiĝo | 1852 | ||||
Malfermo | 1852 | ||||
Direktoro | Tristram Hunt • Martin Roth • John Pope-Hennessy | ||||
Koordinatoj | 51° 29′ 49″ N, 0° 10′ 18″ U (mapo)51.49685-0.17161999999999Koordinatoj: 51° 29′ 49″ N, 0° 10′ 18″ U (mapo) | ||||
| |||||
Jaraj vizitantoj: | 3 932 738 (2019) | ||||
Filioj | Infanaĝa Muzeo V&A vd | ||||
| |||||
Retpaĝo | https://www.vam.ac.uk/ | ||||
En 2003 la muzeo honoriĝis per la prestiĝa Premio plej bona eŭropa muzeo de la Eŭropa Muzea Forumo. En 2010 proksimume 2,6 milionoj da homoj vizitis ĝin.[1] Ekde la 1-a de septembro 2011 la iama ĉefdirektoro de la Ŝtataj Artokolektoj je Dresdeno, Martin Roth, direktis la muzeon ĝis 2017.
La muzea konstruaĵo estis konstruita en edvarda kaj viktoriana stilo, kaj en ĝiaj 145 galerioj (kun totala areo de 45 000 kvadrataj metroj) estas elmontritaj ĉirkaŭ kvar milionoj da ekspoziciaĵoj.
La muzeo situas proksime de la Naturhistoria Muzeo kaj la Scienca Muzeo. La plej proksima Londona metrostacio estas South Kensington; Subtera vojo ligas la muzeojn al la stacio.
Historio
redaktiĜi estis establita en 1852 kiel La Muzeo de Produktadoj, kaj en 1854 renomis la South Kensington Museum. En 1899, ĝi ricevis sian nunan nomon, en honoro de la reĝino Viktorio de Britio kaj ŝia edzo Princo Alberto de Saksio-Koburgo-Gotha.
Tiu muzeo estis konsiderita la unua artindustriomuzeo de la okcidenta mondo, kaj estis fondita por promocii kaj reklami bonan dezajnon en la produktado de diversaj objektoj por uzo, precipe en hejmoj. Multaj alia artindustriomuzeoj tra la mondo estis kreitaj laŭ la modelo detiu ĉi muzeo.
La muzeo estis kreita uzante financon de la Monda Ekspozicio en Londono (1851). La unua direktoro de la muzeo estis Henry Cole. En la fruaj jaroj, granda emfazo estis metita sur ĉi tiu muzeo estante io alia ol artmuzeo kiel la Nacia Galerio, kaj ĝi ankaŭ ne devus esti ĉefe akademia institucio kiel la Brita Muzeo. Jam en 1858, la muzeo komencis esti malfermita vespere en certaj tagoj, por ke homoj el la laborista klaso povu viziti la ekspoziciojn post la fino de la labortago, kaj studi la objektojn en la kolektoj por lerni la principojn de bona dezajno.
Hodiaŭ, la Viktorio kaj Albert Museum enhavas objektojn de Ameriko, Nordafriko, Azio same kiel Eŭropo, kaj la kolektoj inkluzivas mastrumaĵojn same kiel tutajn internojn, juvelaĵojn kaj vestaĵojn, skulptaĵojn kaj desegnaĵojn, presaĵojn kaj fotojn, por nomi kelkajn.
Esperanto
redaktiEn 1917, Richard Sharpe propanis al la muzeo sian kolekton da sek ses poŝtukoj al Department of Textiles de Muzeo Viktoria kaj Alberto. Li petis samtempe, ke lia donaco estu iel kunligata al Esperanto-movado. La direktoro de la muzeo volonte akceptis ekzemplerojn de Esperantaj gazetoj, en kiuj Sharpe anoncis sian donacon kaj ankaŭ zorgis pri tio, ke la rilato inter la tukoj kaj nia kara lingvo estu klarigota al la interesatoj[2]. Oni povas vidi en oficiala retejo de la Muzeo, ke ankoraŭ ekzistas tie ses poŝtukoj donita de Richard Sharpe[3] sed ne plu estas mencio de ilia rilato al Esperanto.
Referencoj
redakti- ↑ Statistiko sur la paĝo Association of Leading Visitor Attractions
- ↑ La Brita Esperantisto - Numero 154, Oktobro (1917), pĝ 86
- ↑ https://collections.vam.ac.uk/search/?page=1&page_size=15&q=%22Richard+Sharpe%22