Premio plej bona eŭropa muzeo

La en 1977 fondita Eŭropa Muzea Forumo ĉiujare premiigas muzeon "plej bona eŭropa muzeo". La premio estas sub aŭspicio de la belgia reĝino Fabiola de Mora y Aragón, vidvino de Baldueno la 1-a, kaj kutime atribuiĝas kune kun la muzea premio de la Konsilio de Eŭropo.

La premio doniĝas aŭ al komplete nove malfermita aŭ al lastatempe komplete modernigita muzeo. La ĵurio aparte atentas pri fantazioplena interpreto kaj prezento, dekoro, financoj, socia respondeco, informa laboro, primuzea varbado kaj administrado. La premiita muzeo por unu jaro prunte ricevas la skulptaĵon "La Ovo" de la artisto Henry Moore.

PremiatojRedakti

jaro muzeo urbo ŝtato
1977 Ironbridge Gorge Museum Trust Ironbridge   Britio
1978 Städtisches Museum Schloss Rheydt Mönchengladbach   Germanio
1979 Musée de la Camargue Arles   Francio
1980 Museum Catharijneconvent Utrecht   Nederlando
1981 Muzeo de Popola Arto Nafplion   Grekio
1982 Musée d'Art et d'Histoire Saint-Denis   Francio
1983 Museum Sarganserland Sargans    Svislando
1984 Zuiderzeemuseum Enkhuizen   Nederlando
1987 Beamish Museum Stanley   Britio
1988 Brandts Klædefabrik Odense   Danio
1989 Sundsvall-Muzeo Sundsvall   Svedio
1990 Ekologia Muzeo de la regiono Fourmies-Trélon Fourmies   Francio
1991 Leventis-Muzeo Nikozio   Kipro
1992 Landesmuseum für Technik und Arbeit
(Landa muzeo pri tekniko kaj laboro)
Mannheim   Germanio
1993 Alta Muzeo Alta   Norvegio
1994 Dania Nacia Muzeo Kopenhago   Danio
1995 Musée olympique
(olimpia muzeo)
Lausanne    Svislando
1996 Muzeul Țăranului Român
(Muzeo de la rumana kamparano)
Bukareŝto   Rumanio
1997 Anadolu Medeniyetleri Müzesi
(Muzeo por anatoliaj kulturoj)
Ankaro   Turkio
1998 National Conservation Centre
(Nacia Konserva Centro)
Liverpool   Britio
1999 Musée Français de la Carte à Jouer
(Franca Ludkarta Muzeo)
Issy-les-Moulineaux   Francio
2000 Guggenheim-Muzeo Bilbao   Hispanio
2001 National Railway Museum
(Nacia Fervoja Muzeo)
York   Britio
2002 Chester Beatty Library Dublino   Irlando
2003 Victoria and Albert Museum Londono   Britio
2004 Museo Arqueológica
(Arkeologia Muzeo)
Alicante   Hispanio
2005 Nederlands Openluchtmuseum
(Nederlanda Subĉiela Muzeo)
Arnhem   Nederlando
2006 Naturmuzeo CosmoCaixa Barcelono   Hispanio
2007 Deutsches Auswandererhaus
(muzeo de germanaj elmigrintoj)
Bremerhaven   Germanio
2008 Arta Muzeo KUMU Tallinn   Estonio
2009 Salzburg Museum Salzburg   Aŭstrio
2010 Ozeaneum Stralsund Stralsund   Germanio
2011 Gaŭl-Romia muzeo Tungro   Belgio

Eksteraj ligilojRedakti