Germana pri-elmigrinta domo
La Germana pri-elmigrinta domo ("Deutsches Auswandererhaus") estas muzeo en Bremerhaven, Germanio, pri la diversepoka elmigrado, precipe de germanoj en Usonon. La Germana pri-elmigrinta domo estas betonkonstruaĵo de utiligebla areo de 4200 m² kaj situas rekte ĉe Neuer Hafen (nova haveno) kontraŭ la zoologi-parko Zoo am Meer. Dum rondirado al vizitanto estas montrataj la unuopaj stacioj de elmigrado. Diversaj datumbankoj povas esti konsultataj senpage. La inaŭguro okazis en la 8-a de Aŭgusto 2005. La plano por la muzeo devenas de la Hamburga arĥitekturejo Studio Andreas Heller.
Germana pri-elmigrinta domo | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
muzeo migration museum (en) ![]() ![]() | |||
Lando | Germanio vd | ||
Situo | Bremerhaven | ||
Adreso | Columbusstraße 65, 27568 Bremerhaven | ||
Estiĝo | 2005 | ||
Malfermo | 2005 | ||
Koordinatoj | 53° 32′ 43″ N, 8° 34′ 27″ O (mapo)53.54538.57417Koordinatoj: 53° 32′ 43″ N, 8° 34′ 27″ O (mapo) | ||
| |||
Retpaĝo | https://dah-bremerhaven.de | ||
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/78/Deutsches_Auswandererhaus_Bremerhaven_09-2008.jpg/220px-Deutsches_Auswandererhaus_Bremerhaven_09-2008.jpg)
Distingoj
redaktiEn 2007 la muzeo honoriĝis per la prestiĝa Premio plej bona eŭropa muzeo de la Eŭropa Muzea Forumo. La Eŭropa muzeoforumo indigis precipe la "emocian komprenigadon de historio per enscenigoj". Per tio unuafoje post 15 jaroj reputaci-hava distingo denove venis al germana muzeo.
Fotoj de la ekspozicio
redakti-
Ĉe la kajo
-
Triaklasa kajuto de 1854
-
Triaklasa kajuto de 1929
-
Galerio de la 7 milionoj
Literaturo
redakti- Joachim Baur, Expokritik: Ein Migrationsmuseum der anderen Art. Das Deutsche Auswanderer-Haus in Bremerhaven[1], en: Werkstatt Geschichte 15 (2006), N-ro 42, p. 97-103
Referencoj
redakti- ↑ Ein Migrationsmuseum der anderen Art[rompita ligilo], vokita en la 7-a de Januaro 2010
Eksteraj ligiloj
redakti- Auswandererhaus Bremerhaven
- Homepage der Filmserie über das Auswandererschiff (2004)
- Artikolo pri la Germana pri-elmigrinta domo en Monumente Online
53° 32′ 43″ N 8° 34′ 27″ O / 53.54528 °N, 8.57417 °O (mapo)