La Zoo am Meer ("zoologi-parko ĉe l' mar'") situas en Bremerhaven, Germanujo, rekte ĉe la Vezer-digo proksime al la Leuchtturm Bremerhaven ("lumturo Bremerhaven") ĉe Neuer Hafen ("nova haveno") kaj estas temhava zoologi-parko kun specialiĝo je bestospecoj vivantaj en akvo kaj nordaj.

Zoo am Meer Bremerhaven
bestoĝardeno
Organizaj aferoj
Akreditiĝoj/
Membrecoj
WAZA, EAZA, VDZ, ISIS, Sphenisco e.V., WCF, yaqu pacha
Geografio
Ŝtato  Germanio
Situo Bremerhaven
Areo 11.800 m²
Geografia situo 53° 32′ 41″ N, 8° 34′ 13″ O (mapo)53.5447222222228.5702777777778Koordinatoj: 53° 32′ 41″ N, 8° 34′ 13″ O (mapo)
Zoo am Meer Bremerhaven (Bremeno)
Zoo am Meer Bremerhaven (Bremeno)
DEC
Zoo am Meer Bremerhaven
Zoo am Meer Bremerhaven
Situo de Zoo am Meer Bremerhaven

Map

Statistiko
Ceteraj informoj
Retpaĝo http://www.zoo-am-meer-bremerhaven.de
vdr

Tiu zoologi-parko estas la plej malgranda publika de Germanujo kaj estas aranĝita precipe por familioj kun junaj infanoj. La nombro de bestospecoj estas intence limigita cele al bona superrigardo. Aldone al la marbestoj estis akceptitaj en la specgamon pliaj, por infanoj interesaj bestospecoj, kiel ĉimpanzoj, pumoj kaj la scivolemaj keoj. En la centro estas granda ludejo kun piratŝipo por grimpi kaj karesbestoj. La zoologi-parka butiko ofertas multon, kion la infanoj deziras, por ekscii ankoraŭ pli pri bestoj. Specialaĵo estas la elvidplatformo. Ĝi ebligas vidon al la Vezer-buŝo kaj observadon de la pasantaj ŝipoj. La vizitanto povas ne sole okupiĝi pri la marbestoj, sed ankaŭ rigardi al ties vivmedio. Tial konvenas la nomo de tiu zoologi-parko.

Historio redakti

En 1912/13 estis aranĝita en la kel-etaĝo de la plaĝ-halo ĉe la Vezer-digo Nord-Mar-akvario de 30 montro-kuvoj. Tie la 24-an de junio 1928 estis inaŭguritaj la "Tiergrotten" ("bestgrotoj"). Norde la plaĝ-halo en la eksterdiga tereno estis aranĝita la zoologi-parko kun ĉirkaŭbaraĵoj, birdejoj, varmecdomoj, akvobasenoj kaj mar-akvaj akvarioj. Post rekonstruado en 1976 sekvis en 2000 portempa ĉesigo por novplanado de la tuta parko. Kun la nova nomo "Zoo am Meer" estis inaŭgurita la 27-an de marto 2004 parko, kiu montras bestojn en naturproksima ĉirkaŭaĵo. Enfokusigataj estas plu marbestoj, tamen el ili nur malmultaj fiŝoj kaj krustuloj.

Hodiaŭa situacio redakti

Vastaj ĉirkaŭbaraĵoj (sen kradbariloj) kaj akvobasenoj ebligas observadon de la bestoj kaj en akvo kaj surtere. La stoko ampleksas ĉirkaŭ 280 bestojn de 47 specoj, inter ili blankajn ursojn, nordajn sulojn, fokojn kaj la pro formortado minacatajn Humboldt-pingvenojn, pri kies plua bredado oni klopode okupiĝas en la zoologi-parko.

Literaturo redakti

  • Herbert Schwarzwälder: Das Große Bremen-Lexikon. Edition Temmen, 2003, ISBN 3-86108-693-X

Ligiloj redakti