Nederlanda Subĉiela Muzeo

Muzeo en orienta Nederlando apud Arnhem

La Subĉiela Muzeo de Nederlando (nederlande Nederlands Openluchtmuseum) estas malferma muzeo kaj parko proksime de Arnhem, en la provinco Halderland en Nederlando. Ĉi tio estas nacia muzeo, dezajnita por konservi la kulturan tradicion kaj ĉiutagan vivon de la nederlanda popolo. La muzeo prezentas domojn, bienojn kaj fabrikojn de malsamaj regionoj de Nederlando, kiel ili ekzistis en antaŭaj jarcentoj.

Nederlanda Subĉiela Muzeo
Nederlands Openluchtmuseum
nacia muzeo • subĉiela muzeo
Lando Nederlando vd
Situo Arnhem
Adreso Hoeferlaan 4
Poŝtkodo 6816 SG
Situanta sur Hoeferlaan
Estiĝo 1912
Direktoro Teus Eenkhoorn
Koordinatoj 52° 0′ 34″ N, 5° 54′ 23″ O (mapo)52.0094445.906389Koordinatoj: 52° 0′ 34″ N, 5° 54′ 23″ O (mapo)
Nederlanda Subĉiela Muzeo (Nederlando)
Nederlanda Subĉiela Muzeo (Nederlando)
DEC
Nederlanda Subĉiela Muzeo
Nederlanda Subĉiela Muzeo
Situo de Nederlanda Subĉiela Muzeo
Map
Nederlanda Subĉiela Muzeo
Jaraj vizitantoj: 524 188 ()
Retpaĝo https://www.openluchtmuseum.nl/?taal=en
vdr

Historio redakti

La muzeo estis fondita en 1912 surbaze de la biendomo Waterbrecht. En 1918 ĝi estis malfermita al publiko.

En 1987 la muzeo estis en danĝero de fermiĝo. Dank'al la subteno de la publiko ekde 1991 la "Nederlanda Malferma Muzea Fonduso" respondecas pri la daŭra prizorgado de la muzeo, dum la havaĵoj de la muzeo apartenas al la ŝtato. La registaro subvencias la muzeon.

En 2005 ĝi ricevis la titolon de "Eŭropa Muzeo de la Jaro".

Kolekto redakti

La muzeo estas disvastigita sur grandaj areoj, en ĝia teritorio estas lagoj, kanaloj, akvofaloj, bienoj, preĝejoj, ventomuelejoj, laborejoj kaj butikoj same kiel loĝejoj de diversaj specoj. La konstruaĵoj estis alportitaj de la diversaj regionoj de la lando kaj estis intencitaj prezenti la diversecon de nederlanda heredaĵo.

Prezentoj de diversaj okupoj estas okazigitaj en la muzeo, laŭ la maniero kiel ili estis faritaj en la pasinteco, inkluzive de lavotado, bierofarado, tolŝpinado. Produktoj produktitaj en tiuj prezentoj estas venditaj en la donacbutiko de la muzeo.

En la muzea areo okazas pruvoj de metiaj tradicioj ktp., i.a. paperproduktado, linokultivado, bierofarado. La produktoj estas vendataj en la muzeobutiko.

La muzeo havis tramvojon konstruita en 1996, kaj tio estas 1,750 m longa, kaj estas servita per tramoj de Amsterdamo, Arnhem, Roterdamo kaj Hago. La fiero de la muzeo estas rekonstruo de Arnhem-tramo el 1929, GETA 76, kiu estis konstruita proksime de la muzeo.

Inter la kolektoj de la muzeo - tradiciaj kostumoj, ludiloj kaj juvelaĵoj.

Galerio redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti